Trilemo
Antaŭa en la vico:dilemo
Sekva en la vico:tetralemo

Trilemo (analogie kun dilemo, greke δί-λημμα, sed kun tri- anstataŭ di-) estas polemika argumento kun tri reciproke ekskludantaj premisoj, kiuj elĉerpas la elekteblojn. En ĉiutaga parolado uzo de la vorto signifas, ke ĉiujn elekteblojn malfacilas akcepti kaj elekto estas farata laŭ la principo de plej malgranda el tri malbonaĵoj; tipa ekzemplo de trilemo en fabeloj estas «veturinte rekten vi estos en malvarmo kaj malsato, veturinte dekstren vi perdos vian ĉevalon, veturinte maldekstren vi pereos».

En la apologetiko estas uzata la argumento, konata kiel trilemo de Lewis.

Etimologio redakti

La vorto devenas el la angla lingvo kie ĝi estis elpensita kelkfoje[1]:

  • en 1672 ĝin uzis predikisto Philip Henry;
  • en 1725 ĝin sendepende reinventis teologo Isaac Watts;
  • la vorto estis reinventita en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Referencoj redakti

  1. An Inventive Trilemma // Allan A. Metcalf. Predicting New Words: The Secrets of Their Success. Houghton Mifflin Harcourt, 2004. С. 106—107. (angle)

Literaturo redakti

  • Гетманова А. Д. Трилемма // Логика для юристов. Издательство «Проспект», 2013. С. 184. (ruse)