Trilito estas strukturo konsistanta el du grandaj vertikalaj ŝtonoj (fostoj) subtenantaj trian ŝtonon metitan horizontale tra la pinto (lintelo). Tiu termino, koncepto kaj tekniko estas ofte uzata en la kunteksto de megalitaj monumentoj. La plej famaj trilitoj estas tiuj de Stonehenge en Anglio, tiuj de la Megalitiaj temploj de Malto, ambaŭ el kiuj Monda heredaĵo de Unesko, kaj tiu de Osirion en Egipto.

Trilito en Stonehenge, Anglio.

La vorto trilito estas derivita el la antikva greka "havanta tri ŝtonojn" (τρι-/tri- 'tri' + λίθος/lithos 'ŝtono') kaj estis unuafoje uzita de William Stukeley.

Laŭ Francisko Azorín trilito estas Triŝtona monumento; niaj prauloj starigis ĝin kiel altaro verŝajne.[1] Li indikas etimologion el la greka trais + lithos (tri ŝtonoj).[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 204.
  2. Azorín, samloke.