Komputiko > Interreto > Tujmesaĝilo > Trillian

Trillian
Programisto Cerulean Studios
Lasta testa versio 4
Operaciumo Vindozo, Mac OS X (nur Astra versio)
Programlingvo C++
Evoluigstato en evoluo
Programtipo Tujmesaĝilo
Permesilo EULA
Retejo www.trillian.im
vdr

Trillian estas programo por babili per kvin diversaj servoj: AIM, ICQ, IRC, MSN, kaj YIM. Ordinare, oni bezonas apartajn programojn por babili per ĉiu el ili, sed Trillian simpligas la taskon kaj ebligas babili per ĉiuj kvin samtempe.

Trillian ankaŭ estas bonega pri trajtoj kutime unikaj al ĉiu retaĵo: "amiko-ikonoj" por AIM, "DCC-babilado" por IRC, avizoj de novaj retpoŝtaĵoj por MSN (Hotmail) kaj Yahoo, k. s.

Trillian estas senpaga, sed donacoj de mono estas bonvenaj. Vindozo necesas.

La nomo Trillian venas de la nomo de rolulo en la angla scienc-fikcia romano La petveturista gvidlibro pri la Galaksio (The Hitchhiker's Guide to the Galaxy) de Douglas Adams.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti