La Trilogio Qatsi estas filmaro, kiu kombinas talentojn de Godfrey Reggio (reĝisoro), Philip Glass (muzikisto) kaj Ron Fricke (ĉefa fotografisto). Ĝia farado daŭris pli ol 25 jarojn.

Trilogio Qatsi
trilogio de filmoj
Reĝisoro(j) Godfrey Reggio
Produktisto(j) Godfrey Reggio
Produktinta firmao Institute for Regional Education
vdr

Pri la titoloj redakti

  • Koyaanisqatsi (el la Hopia lingvo), substantivo. 1. Freneza vivo. 2. Multemova vivo. 3. Malstabileca vivo. 4. Diseriĝanta vivo. 5. ne vivebla vivmaniero kiu estas protestenda. Ĝia temo estas la teknologio antaŭeniras kontraŭ la naturo.
  • Powaqqatsi (el « powaqa »: sorĉisto kaj « qatsi »: vivo). La nordamerikaj indianaj Hopioj donis ĉi tiun nomon al estmaniero, ento, vivtenas de la vivgravaj fortoj de aliaj estuloj por favorigi ĝian memekzistadon. Ĝi aludas al la aliaj kulturoj, la kontrasto inter nordlandoj kaj sudlandoj, kaj inter naturo kaj teknologio.
  • Naqoyqatsi (el la Hopia lingvo), substantivo. 1. Vivo kiu estas fundamentanta sur la mortigo de la proksimulo 2. Milito kiel vivmaniero. 3. (Interpreto) La civilizita perforto.

Apartaĵoj de la trilogio redakti

Unu efikeco de tiuj filmoj venas de la fakto ke ili ne uzas parolon; la reĝisoro konfesas ke li eĉ ne volis doni titolon al ili[1]. Tio ne estis ebla pro leĝaj kaŭzoj, do li elektis kulture neŭtralajn titolojn, ĉiuj kunmetitajn de du hopilingvaj vortoj. Ili enhavas spektaklajn bildojn, kaj muzikon, kiu intensigas la draman efekton.

Notoj kaj fontoj redakti

  1. Kromaĵo de la duobla DVD

Eksteraj ligiloj redakti