Trimmis

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Untervaz-Trimmis (stacidomo).
Trimmis
Blazono de Trimmis
Trimmis
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Kvin Vilaĝoj
Koordinatoj  46° 53′ 46″ N 9° 33′ 52″ O / 46.89611 °N, 9.56444 °O / 46.89611; 9.56444 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 46″ N 9° 33′ 52″ O / 46.89611 °N, 9.56444 °O / 46.89611; 9.56444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3010
Areo 42,87 km²
Alteco 637 m super marnivelo
Poŝtkodo 7203
Komunumkodo 3945
Mapo de Trimmis

Pri la komunumo redakti

Trimmis (historia romanĉa lingvo romanĉlingva nomo Termin) estas komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 3010 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Trimmis situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno en la sudo de la distrikto Landquart. Al Trimmis apartenas ankaŭ la vilaĝo Says, kiu de 1880 ĝis 2007 estis memstara komunumo, kaj la setlejoj Letsch kaj Talein. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 42,87 km², de kiuj 41,5% estas kovritaj de arbaro, 34,5% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

Trimmis limas en nordo al Zizers, en nordoriento al Grüsch, en oriento al Furna, en sudoriento al St. Peter-Pagig, en sudoriento al Castiel, en sudsudoriento al al Calfreisen, en sudo al Maladers, en sudsudokcidento al Koiro, en sudokcidento al Valzeina, en okcidento al Haldenstein, kaj en nordokcidento al Untervaz.

Trafiko redakti

Tra Trimmis pasas laŭlonge de la rivero Rejno la kantona ĉefvojo nr-o 3/13 kaj la svisa aŭtovojo A13, al kiu la plej proksima alveturejo situas 1,5 km norde en Untervaz. Ĝis 2006 Trimmis disponis pri haltejo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Landquart al Koiro, kiu tamen situis 1,5 kilometrojn for de la vilaĝo kaj tial estis nur malmulte uzata. Nun la komunumo estas konektita al la publika transportreto per la urba buslinkio n-ro de Koiro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Trimmis datiĝas el la jaro 765 kiel Tremine. Dum mezepoko Trimmis apartenis al la Senjorujo Apermont kaj estis romanĉlingva. Pro almigro de valzoj en la 14-a jarcento la vilaĝo iom post iom germaniĝis. En la jaro 1519 Trimmis liberiĝis de la episkopa voktejo de Koiro kaj fariĝis memstara komunumo de la Supra Tribunalejo Kvar Vilaĝoj, kiu post la aliĝo de Haldenstein en la jaro 1803 estis alinomita al Kvin Vilaĝoj. La vilaĝo Says en la jaro 1880 sendependiĝis de Trimmis, sed kun efiko de la 1-a de januaro 2007 ĝi rekunfandiĝis kun la komunumo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti