Triobla konjunkcio

Triobla konjunkcio estas astronomia evento, kiam du planedoj aŭ planedo kaj stelo el vidpunkto de tera observanto renkontas unu la aliajn tri fojojn en mallonga periodo aŭ en astronomia opozicio aŭ en malsupera konjunkcio, kaze ke "malsupera planedo" (laŭ difino de Koperniko Merkuro kaj Venuso) estas implikita. Al la observanto ŝajnas, ke ĉe la unua konjunkcio la planedoj moviĝas en sian normalan orbitan direkton, ĉe la dua konjunkcio ŝajnas retroiri kaj ĉe la tria konjunkcio denove moviĝi en la normalan direkton.

Tia kunveno de tri planedoj estas konsiderata aparta kazo de sizigio.