La triparta ario (itale da capo aria) estis muzika formo grava en la baroka epoko. Ĝin kantis solisto kun akompano de instrumentoj, ofte malgranda orkestro. La triparta ario estis ofta en la ĝenroj opero kaj oratorio.

La triparta ario estas en triparta formo. La unua sekcio estas kompleta muzika tuto finiĝanta per la tonika tonalo, kaj ĝin oni principe povus kanti sola. La dua sekcio kontrastas kun la unua per sia muzika teksado, tono, kaj iafoje ankaŭ rapido. La tria sekcio kutime ne estis elverkita de la komponisto, kiu simple specifis la instrukcion da capo (itale "de la kapo", aŭ de la supro [de la paĝo]), kiu indikis, ke la unua sekcio ripetiĝu plene.

La triparta ario dependis por sia sukceso de la kapablo de la kantisto improvizi variaĵojn kaj ornamojn dum la tria sekcio, por ke ĝi ne estu nura ripetaĵo de la unua. Tiel estis aparte ĉe tripartaj arioj verkitaj en malpli viglaj rapidoj, en kiaj la okazoj por improvizado, kune kun la risko de enuo, estis pli grandaj. Improvizado de variaĵoj kaj ornamoj estis kapablo, kiun ĉiuj solistaj kantistoj lernis kaj devis lerni. La maloftiĝo de tiu ĉi kapablo post la baroka epoko eble kaŭzis tion, ke la triparta ario enfine akiris reputacion de muzike seninteresa formo. La movado de aŭtentika ludado, komenciĝinte en la meza dudeka jarcento, reenkondukis improvizadon en la ludadon de tripartaj arioj, kvankam tiu praktiko ankoraŭ ne universaliĝis, eĉ inter aŭtentikludaj artistoj.

La oratorio Mesio de Händel (1742) inkluzivas du bone konatajn tripartajn ariojn, "Li estis malŝatata" (por aldaj solistoj) kaj "La trumpeto sonos" (por baso). La fama kantato Jauchzet Gott in allen Landen de J.S. Bach (BWV 51, 1731) komenciĝas per brila triparta ario por soprano, trumpeta solisto, kaj arĉinstrumentoj.