Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri simbolo. Por informoj pri la GNU/Linuksa distribuaĵo, vidu la artikolon Trisquel.

Triskelo (el la greka τρισκέλιον aŭ τρισκελής; «tri-gambaj») estas simbolo reprezentanta tri homajn krurojn (triskeloj de la unua tipo), aŭ tri interplektitajn spiralojn (triskeloj de la dua tipo) aŭ iu ajn alian simbolon kun tri elstarantaj aĵoj, kiuj elvokas ciklan simetrion de grupo.

Triskelo

Simbolo redakti

 
Flago de la insulo Man

Ĝi estas la plej elstara Kelta simbolo kaj troviĝas sur la flago de la insulo Man. Ĝi reprezentas tri spiralojn kiuj eliras el la sama centra punkto. Unuaj reprezentadoj estas el la tempo de Tène (dua feraĝo, 5a - 2a jarcento AK).

 
Flago de Sicilio

La simbolo ankaŭ ekzistas en Sicilio (sama reprezentado, ankaŭ meze de la flago) kaj en Irlando.

En Bretonio, ĝi estis uzata en la religia arkitekturo kaj kiel dekora motivo por la kamparaj mebloj de la pasinta jarcento. Ĝi estis popularigita de la Nazia Movado inter la du mondmilitoj kaj fariĝis la emblemo de diversaj naciaj organizaĵoj kiel la Bretona Nacia Partio.

Eksteraj ligiloj redakti