Tristan Bernard

franca verkisto

Tristan Bernard, laŭ vera nomo Paul Bernard (naskiĝis la 7-an de septembro 1866 en Besançon, mortis la 7-an de decembro 1947 en Parizo, entombigita en la tombejo de Passy cimetière de Passy) estis franca romanisto, dramisto kaj unu el la plej famaj humuristoj. Li famiĝis pro siaj spritaĵoj. Li laŭdire inventis la ĉevaletludon.

Tristan Bernard
Persona informo
Tristan Bernard
Naskiĝo 7-an de septembro 1866 (1866-09-07)
en Besançon
Morto 7-an de decembro 1947 (1947-12-07) (81-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Passy vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Condorcet • jura fakultato de la Universitato de Parizo vd
Familio
Patro Myrthil Bernard vd
Patrino Emma Ancel vd
Gefratoj Renée Bernard • Marguerite Thérèse Bernard vd
Infanoj Jean-Jacques Bernard • Étienne Bernard • Raymond Bernard vd
Profesio
Okupo ĵurnalistodramaturgo • romanisto • poeto-juristo • advokato • krucvortenigmisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Tristan Bernard
portreto desegnita far Henri de Toulouse-Lautrec.

Filo de arkitekto, li studis en Lycée Condorcet, unu el la plej famaj el Parizo, kaj poste en la Fakultato pri Juro. Li komencis karieron de advokato por orientiĝi poste al negoco, kaj li alprenis la direktadon de aluminio-uzino en Creil. Lia gusto pri sporto kondukis lin al decido estri la ciklodromon Vélodrome Buffalo en Neuilly-sur-Seine.

En 1891, kiam li komencis kunlabori kun la revuo "La Revue blanche", li elektis la pseŭdonomon Tristan, t.e. la nomon de ĉevalo por kiu li sukcese vetis en ĉevalvetkuroj. En 1894, li publikigis sian unuan romanon "Vous m'en direz tant !" (Tiom multe vi diros!), kaj la postan jaron sian unuan teatraĵon "Les Pieds nickelés" [1].

Proksima de Léon Blum, Jules Renard, Marcel Pagnol, Lucien Guitry kaj de multaj artistoj, Tristan Bernard fariĝis konata pro siaj vortludoj, romanoj kaj teatraĵoj, kaj ankaŭ pro siaj krucvortenigmoj.

En 1917, li kontribuis per kelkaj artikoloj al la komenco de la satira semajngazeto "Le Canard enchaîné". Li prezidis bankedojn por la datrevenaj numeroj de la gazeto en 1931 kaj 1934. La lasta strofo de la kanzono Marquise de Georges Brassens, kiu respondas al la poemo de Pierre Corneille elprenita de la kantisto, estas lia:

Peut-être que je serai vieille,
Répond Marquise, cependant
J'ai vingt-six ans, mon vieux Corneille,
Et je t'emmerde en attendant.

Laŭsenca traduko :

Eble mi estos maljuna,
Respondis Markizo, tamen
Mi estas 26-jara, mia olda Corneille,
Kaj mi spitas cin dum atendo.

Dum la germana Okupacio en Francio, pro sia juda deveno [2], li estis arestita en Nico kaj deportita al la internigejo de Drancy [3]. Okaze de lia ekiro al la internigejo, li diris al sia edzino : “Ĝis nun ni vivis en angoro, de nun ni vivos kun espero". Li tamen estis liberigita tri semajnojn poste danke al interveno de la rusdevena aktoro, dramaturgo kaj reĝisoro Sacha Guitry kaj de la aktorino Arletty. Lia nepo, François, deportita al Mauthausen, ne revenis. Li neniam retrankviliĝis post tiu malapero.

Tristan Bernard havis tri filojn. La unua, Jean-Jacques, estis dramaturgo, diskoniganto de la "teatro de silento" ("Martine"), kiu temas ankaŭ pri la koncentreja universo "Le Camp de la mort lente" (La koncentrejo de la malrapida morto), "Le Pain rouge" (La ruĝa pano). La dua, Raymond, estis granda kinreĝisoro, kiu realigis unuan blanka-nigran version de "Les Misérables" (La Mizeruloj) de Victor Hugo. La tria, Étienne, estis profesoro pri medicino, ftizologo kaj kontribuis al disvastigo de la kontraŭtuberkuloza vakcino de Calmette kaj Guérin BCG.

Spritaĵoj redakti

  • Pri la germana invado dum la Dua Mondmilito :
    • "En 1914, on disait "on les aura", eh bien maintenant, on les a." — En 1914, oni diris "ni havos ilin" (= ni venkos ilin), nu, nun, oni havas ilin (= ili estas tie).
    • "Comme c'est triste d'avoir si peu d'occupation dans un pays si occupé." — Kiom malĝojige estas havi tiom malmulte da okupo en lando tiom okupita (sub okupacio).
    • "Tous les comptes sont bloqués, tous les blocs sont comptés." — Ĉiuj kontoj estas blokitaj, ĉiuj blokoj estas kalkulitaj.
    • Al sia edzino: "Jusqu'à présent nous vivions dans l'angoisse, désormais, nous vivrons dans l'espoir." — Ĝis nun ni vivis en angoro, de nun ni vivos kun espero.
  • Dum la ekiro al la internigejo de Drancy:
- "De quoi avez-vous besoin M. Tristan Bernard ?" — Kion vi bezonas, Sinjoro Tristan Bernard?
- "Koltukon"
  • "La mort, c'est la fin d'un monologue." — La morto, tio estas la fino de monologo.

Precipaj publikigaĵoj redakti

  • "Vous m'en direz tant !" (Tiom multe vi diros!), kun Pierre Veber. 1894.
  • "X...". Senprepara roman, kun George Auriol, Georges Courteline, Jules Renard, Pierre Veber.1895.
  • "Contes de Pantruche et d'ailleurs" (Rakontoj el Pantruche kaj aliloke). 1897.
  • "Sous toutes réserves" (Ĉiarezerve, sengarantie). 1898.
  • "Mémoires d'un jeune homme rangé" (Rememoroj de bonkonduta junulo). Romano. 1899.
  • "Un Mari pacifique" (Pacema edzo). Romano. 1901.
  • "Amants et voleurs" (Amanto kaj ŝtelisto). 1905.
  • "Citoyens, animaux, phénomènes" (Civitanoj, animaloj, fenomenoj). 1905.
  • "Deux Amateurs de femmes" (Du virinŝatantoj). 1908.
  • "Secrets d'État" (Ŝtatsekretoj). 1908.
  • "Auteurs, acteurs, spectateurs" (Aŭtoroj, aktoroj, spektantoj). 1909.
  • "Le Roman d'un mois d'été" (La romano de somera monato). 1909.
  • "Les Veillées du chauffeur" (La vespertempoj de ŝoforo). Rakontoj, eseoj, vojaĝrakontoj). 1909.
  • "Nicolas Bergère, joies et déconvenues d'un jeune boxeur" (Nicolas Bergère, ĝojoj kaj disreviĝoj de juna boksisto). 1911.
  • "Sur les Grands Chemins" (Sur la grandaj vojoj). 1911.
  • "Mathilde et ses mitaines". (Mathilderoman) (1912)
  • "Le Poil, organe en principe hebdomadaire des réserves de l'armée inactive" (La Haro, organo principe semajna de la rezervoj de la neaktiva armeo). Semajngazeto, kie artikoloj estis ĉiuj skribitaj de Tristan Bernard. 1915.
  • "Souvenirs épars d'un ancien cavalier" (Disaj rememoroj de malnova rajdisto.) 1917.
  • "Le Lion" (La Leono). Mallonga teksto en la satira semajngazeto "Le Canard enchaîné". 1918.
  • "Le Taxi fantôme". (La Fantoma Taksio). 1920.
  • "L'Enfant prodigue du Vésinet" (La Malŝparema Infano de Le Vésinet). Le Vésinet estas urbo situanta okcidente de Parizo. Romano. 1921.
  • "Le Jeu de massacre" (La masakroludo). 1922.
  • "Tableau de la boxe" (Supozeble temas pri priskribo de la bokso — kontrolenda). 1922.
  • "Corinne et Corentin. Roman de mœurs et d'aventures à portée sociale intermittente" (Corinne kaj Corentin. Romano pri moroj kaj aventuroj kun socia intermita efiko). 1923.
  • "L'Affaire Larcier" (La afero Larcier). Romano. 1924.
  • "Féerie bourgeoise" (Burĝa feaĵo). Romano. 1924.
  • "Autour du ring : tableau de la boxe". (Ĉirkaŭ bokspodio : priskribo de la bokso). 1925.
  • "Mots-croisés, cinquante problèmes" (Krucvortenigmoj, kvindek problemoj). 1925.
  • "Les Moyens du bord" (La elturniĝrimedoj). Romano. 1927.
  • "Le Voyage imprévu" (La neatendita vojaĝo). Romano. 1928.
  • "Hirondelles de plages" (Hirundoj de plaĝoj). Romano. 1929.
  • "Nouveau recueil de cinquante problèmes de mots croisés" (Nova aro de kvindek krucvortenigmaj problemoj). 1930.
  • "Les Parents paresseux" (La Maldiligentaj Gepatroj). 1932.
  • "Paris secret" (Sekreta Parizo). Romano. 1933.
  • "Aux abois" (En senespera situacio). Romano. 1933.
  • "Voyageons" (Ni vojaĝu). 1933.
  • "Visites nocturnes" (Noktaj vizitoj). Romano. 1934.
  • "Compagnon du Tour de France" (Kompano de la perbicikla ĉirkaŭiro de Francio). 1935.
  • "Robin des Bois" (Kapuĉa Robĉjo). Romano. 1935.
  • "60 années de lyrisme intermittent" (60 jaroj da intermita lirismo). 1945.
  • "Nouveaux mots croisés, avec la collaboration posthume de Jean de La Fontaine" (Novaj krucvortenigmoj, kun la postmorta kunlaboro de Jean de la Fontaine). 1946.
  • "Vanille pistache" (Vanilo, pistako). Elektitaj historietoj, ilustrado de Paul Georges Klein, kun portreto de la aŭtoro far Henri de Toulouse-Lautrec, antaŭparolo de Léon Blum. 1947.
Teatro
  • Les Pieds nickelés, unuakta teatraĵo, Parizo, Théâtre de l'Œuvre, 15a de marto 1895
  • Allez, messieurs ! unuakta teatraĵo, Parizo, Théâtre de l'Odéon, 13a de januaro 1897
  • Le Fardeau de la liberté, unuakta komedio, Parizo, Théâtre de l'Œuvre, 15a de majo 1897
  • Franches Lippées, unuakta komedio, Parizo, Théâtre du Champ-de-Foire, 6a de marto 1898
  • Silvérie, ou les Fonds hollandais, unuakta teatraĵo, kun Alphonse Allais, Parizo, Théâtre des Capucines, 19a de majo 1898
  • Le Seul Bandit du village, unuakta vodevilo, Parizo, Théâtre des Capucines, 10a de novembro 1898
  • Une aimable lingère, ou Chaque âge a ses plaisirs, kastela proverbo, Parizo, Théâtre des Mathurins, 26a de januaro 1899
  • L'Anglais tel qu'on le parle, unuakta vodevilo, Parizo, Comédie-Parisienne, 28a de februaro 1899
  • Octave ou les Projets d'un mari, unuakta komedio, Parizo, Grand-Guignol, 6a de novembro 1899
  • La Mariée du Touring-Club, kvarakta vodevilo, Parizo, Théâtre de l'Athénée, 8a de decembro 1899
  • Un négociant de Besançon, unuakta komedio, Parizo, Théâtre des Mathurins, 25a de februaro 1900
  • L'Affaire Mathieu, kvarakta teatraĵo, Parizo, Théâtre du Palais-Royal, 24a de oktobro 1901
  • Daisy, unuakta komedio, Parizo, Théâtre de la Renaissance, 13a de majo 1902
  • Les Coteaux du Médoc, unuakta komedio, Parizo, Théâtre du Vaudeville, 2a de decembro 1903
  • Le Captif, unuakta komedio, Parizo, Théâtre des Mathurins, 9a de februaro 1904
  • Triplepatte, kvinakta komedio, kun André Godfernaux, Parizo, Théâtre de l'Athénée, 30a de novembro [81905]]
  • La Peau de l'ours', unu akto, Parizo, Théâtre de l'Athénée, 2a de februaro 1907
  • Sa Sœur, triakta teatraĵo, Parizo, Théâtre de l'Athénée, 7a de februaro 1907
  • La Cabotine, triakta teatraĵo, kun Alfred Athys, Parizo, Théâtre des Nouveautés, 2a de oktobro 1907
  • Monsieur Codomat, triakta komedio, Parizo, Théâtre Antoine, 17an de oktobro 1907
  • Les Jumeaux de Brighton, triakta teatraĵo kaj prologo, Parizo, Théâtre Femina, 16a de marto 1908
  • Le Poulailler, triakta komedio, Parizo, Théâtre Michel, 3a de decembro 1908
  • Le Danseur inconnu, triakta komedio, Parizo, Théâtre de l'Athénée, 29a de decembro 1909
  • Le Peintre exigeant, Parizo, Comédie-Française, 21a de februaro 1910
  • Le Costaud des Épinettes, triakta komedio, kun Alfred Athis (Natanson), Parizo, Théâtre du Vaudeville, 14a de aprilo 1910
  • L'Incident du 7 avril, unuakta komedio, Parizo, Théâtre de l'Athénée, 20a de majo 1911
  • Le Petit Café, triakta komedio, Parizo, Théâtre du Palais-Royal, 12 octobre 1911
  • L'Accord parfait, triakta komedio, kun Michel Corday, Parizo, Théâtre Femina, 25a de novembro 1911
  • On naît esclave, triakta teatraĵo, kun Jean Schlumberger, Parizo, Théâtre du Vaudeville, 4a de aprilo 1912
  • Les Phares Soubigou, triakta komedio, Parizo, Comédie Royale, 4a de decembro 1912
  • La Gloire ambulancière, unuakta komedio, Parizo, Comédie des Champs-Élysées, 10a de majo 1913
  • Les Deux Canards, triaktateatraĵo, kun Alfred Athis, Parizo, Théâtre du Palais-Royal, 3a de decembro 1913
  • Jeanne Doré, kvinakta teatraĵo sep scenoj, Paris, Théâtre Sarah-Bernhardt, 16a de decembro 1913
  • La Crise ministérielle, unuakta komedio, Parizo, Comédie des Champs-Elysées, 5a de marto 1914
  • Du vin dans son eau, ou l'Impôt sur le revenu, unuakta komedio, Parizo, Comédie des Champs-Elysées, 5a de marto 1914
  • Le Prince charmant, triakta komedio, Parizo, Comédie-Française, 12a de julio 1914
  • L'École du piston, unuakta komedio, Parizo, Théâtre Antoine, junio 1916
  • Le Sexe fort, triakta teatraĵo, Parizo, Théâtre du Gymnase, 12a de aprilo 1917
  • Les Petites Curieuses, triakta teatraĵo, Parizo, Théâtre des Boulevards, 1920
  • My Love... Mon Amour, kvarakta komedio, Parizo, Théâtre Marigny, 3a de februaro 1922
  • Ce que l'on dit aux femmes, Théâtre des Capucines majo 1922 en teatro
  • Les Plaisirs du dimanche, unuakta komedio, Parizo, Sporting Club, 31a de marto 1925
  • L'École des quinquagénaires, unuakta komedio, en versoj, Parizo, Comédie-Française, 18a de aprilo 1925
  • Un perdreau de l'année, triakta komedio, Parizo, Théâtre Michel, 24a de aprilo 1926
  • Jules, Juliette et Julien, ou l'École du sentiment, triakta komedio kaj prologo, Parizo, Théâtre de l'Œuvre, 10a de majo 1929
  • L'École des charlatans, kvarakta teatraĵo, kun Albert Centurier, Parizo, Théâtre de l'Odéon, 1a de aprilo avril 1930
  • Langevin père et fils, kvinakta komedio, Parizo, Théâtre des Nouveautés, 15a de ajo 1930
  • Un ami d'Argentine, kvarakta teatraĵo, kun Max Maurey, Parizo, Théâtre de l'Athénée, 5a de novembra 1930
  • Le Sauvage, kvarakta komedio, Parizo, Théâtre Tristan-Bernard, 19a de februaro 1931
  • La Partie de bridge, unuakta teatraĵo, Parizo, Théâtre de la Michodière, 24a de aprilo 1937
Theatro (kunigitaj teatraĵoj)
  • Théâtre (8 vol., 1908-1939)
  • Théâtre sans directeur (Teatro sen direktoro).1930.
Skeĉoj
  • Le Narcotique. La Morale et le Hasard. Révélation. Expédition nocturne. La Maison du crime. Une opération magistrale. Le Triomphe de la science. Le Coup de Cyrano. Un mystère sans importance, Radio-Parizo, 1930.

Eksteraj ligiloj redakti

Voyage au bout de la langue en la verkoj de Tristan Bernard. Radioelsendo de France Culture, elsendo "Les papous dans la tête" 5a de aprilo 2009, 55 mn.

Tristan Bernard kaj Esperanto redakti

En numero de 1912 de la pariza gazeto "Excelsior", Tristan Bernard humure konfesis, kiel li malkovris Esperanton : "Mia konversio efektiviĝis danke al la plej admirinda apostolo de la modernaj tempoj, sankta Ernest Archdeacon. Post reveno el ferioj, mi trovis lian broŝuron, en amaso da paperaĵoj. Mi tranĉis la fermbendon de ĉiuj presaĵoj por havigi al mi la iluzion, ke mi legis ĉiujn. Sed mi malfermis, tranĉis kaj poste legis senhalte la libreton de Archdeacon. Jen kiel mi komencis lerni Esperanton."

Tristan Bernard agnoskis, ke li ĉiam havis problemojn pro la angla: "Kiam mi pensas, ke mi provis dekfoje lerni la anglan, kaj ke neniam mi sukcesis! Miaj vojaĝoj al Londono lasis al mi terurajn rememorojn: mi estis speco de ŝiprompulo sur vastega maro, ĉiumomente frapiĝanta kontraŭ terurajn rifojn."

Li verkis unuaktan vodevilon "L'Anglais tel qu'on le parle" (La angla tiel, kiel oni parolas ĝin), kiun li prezentis unuafoje la 28-an de februaro 1899 en Parizo, en la teatro Comédie-Parisienne.

Pri jam tiutempe oftaj onidiroj, klaĉaĵoj kaj kalumnioj, laŭ kiuj Esperanto celis anstataŭigi la gepatrajn lingvojn, li klare diris: "Ne temas — kaj tion la esperantistoj ripetas —, forgesi sian patrinan lingvon kaj ekparoli la novan lingvon. Ne, Esperanto devas resti helplingvo, kiu konsiderinde faciligos inter la popoloj la rilatojn komercajn, sciencajn kaj literaturajn."

Tristan Bernard montriĝis vere konvinkita, ne nur pri la neceso de Esperanto, sed ankaŭ pri ĝia taŭgeco ankaŭ en duobla tradukado: "Esperanto estas lingvo sufiĉe fleksebla por ke verko, sen perdi siajn esprimnuancojn, povu elteni tiun duoblan provon."

Pri la menciita eksperimento, Tristan Bernard raportis en la pariza teatro Femina la 22-an de februaro 1911 okaze de esperantista festo, kiun organizis la gazeto "Excelsior".

En tiu eksperimento partoprenis la verkisto Abel Hermant (1862–1950), kiu fariĝis membro de la franca Akademio en 1923. Lia rolo konsistis havigi nekonatan tekston en la franca al ses franclingvaj volontuloj por traduko al la rusa, la germana, la angla, la itala, la hispana kaj Esperanto, por ke ĉiu traduku ĝin en la konatan fremdan lingvon. Post plenumo de tiu fazo, la volontuloj havigis la tradukojn al Abel Hermant kaj lasis sian lokon al ses aliaj volontuloj, same kompetentaj, kies tasko konsistis retraduki en la francan la ses tradukojn.

La ĵurio konsistis el, krom Tristan Bernard, Abel Hermant kaj la verkisto kaj ĵurnalisto Alexandre Hepp (1857–1924). Tristan Bernard raportis, ke la ĵurio estis mirigita: la itala teksto, ekzemple, kaj la Esperanta, preskaŭ ekzakte restarigis la originalan francan tekston. La rezultoj estis ne tiel bonaj tra la rusa kaj angla; tra la hispana, estis du gravaj eraroj sed, krom tio, la ĵurio tamen opiniis ĝin kontentiga: "La eksperimento, koncerne Esperanton, aspektas al ni decida. Unu el la riproĉoj, kiujn la kontraŭuloj de tiu lingvo povis apriore fari al ĝi, cetere sen koni ĝin, tio estas, ke ĝi estus nesufiĉa kiel literatura lingvo: ĝi estus nur komerca ĵargono."

En sia raporto, Tristan Bernard aludis pri amuza anekdoto, kiun li iam spertis: "Iun tagon, Pierre Verber estis en Germanio por ĉeesti prezentadon de sia teatraĵo. En la kvara akto, li subite vidis unu el la roluloj alveni en domon, en vizito, kun sia ĉapelo enmane kaj blanka tuko sur la brako. Dum la tuta akto, Pierre Verber, kiu estis en la teatro, pensis: "Sed kion signifas tiu blanka tuko?". Li ricevis la klarigon nur ĉe la fino. La koncerna persono estis notario. La franclingva teksto indikis: "M. Untel arrive avec une serviette sous le bras !" (S-ro Untel alvenas kun tuko sub la brako), sed, en la franca, "serviette" (servjet) povas signifi kaj "tuko" kaj "teko"...

Referencoj redakti

  1. Laŭvorte : la nikelitaj piedoj". En tiu teatraĵo "fr:Les Pieds Nickelés", prezentita unuafoje en 1895 en la pariza teatro , kiu aperis poste sub formo de bildrakonto de Louis Forton ekde 1908, kaj filmo de Jean-Claude Chambon en 1964, estas tri elturniĝemaj, maldiligentaj, fanfaronemaj friponoj : Croquignol krokinjol (longnazulo en la bildrakonto), Ribouldingue (ribulding, barbulo) kaj Filochard (filoŝar, kun nur unu okulo valida). La nomo "pieds nickelés" (pje nikle) restis en la populara franca lingvo por signi ne seriozajn homojn, trompemulojn.
  2. fr:Vie des Français sous l'Occupation allemande.
  3. fr:camp de Drancy. Tie estis internigitaj arestitoj, ĉefe judoj, por pertrajna sendo al koncentrejoj, ĉefe al Aŭŝvico (koncentreja komplekso). 67 000 judaj viroj, virinoj kaj infanoj estis deportitaj de tie el la 76 000 judoj deportitaj de Francio. El la deportitoj de Drancy, malpli ol 2 000 revenis, tio estas apenaŭ 3 %.