Tritono (luno)

satelito de Neptuno
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tritono.

Tritono estas la ĉefa luno de la planedo Neptuno, gasgiganto, kiu havas 13 konatajn lunojn. En la sunsistemo, Tritono estas la sepe plej granda luno kaj la 16e plej granda astro.

Tritono
Natura satelito  de Neptuno (I)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
natura satelito de Neptunoneregula satelito
Oficiala nomo Neptuno I[1]
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Tritono vd
Malkovro
Malkovrinto William Lassell[1]
Dato de malkovro 10-a de oktobro 1846[1]
Loko de malkovro Liverpulo[1]
Unua superflugo Voyager 2
(25-an de aŭgusto 1986)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 354 759 km
Discentreco 0,000016
Klinangulo 129,812° (rilate al la ekliptiko); 156,885° (rilate al la ekvatoro de Neptuno); 129,608° (rilate al la orbito de Neptuno)
Periodo -5,877 tagoj (malantaŭen)
Fizikaj ecoj
Diametro
- Areo
- Volumeno
2706,8 ± 1,8 km
23,018 × 106 km2
10,384 × 109 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,14 × 1022 kg
2,061 × 103 kg/m3
0,779 m/s2
1 455 m/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo
Kaptita

5 t, 21 h, 2 min, 53 s
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 1,4 – 1,9 Pa
Surfaca temperaturo 38 K
Albedo
Geometria albedo
0,76
0,76 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo -1,2
Videbla magnitudo 13,47[2]
vdr

Malkovro redakti

Tritonon malkovris la brita astronomo William Lassell la 10an de oktobro de la jaro 1846, nur 17 tagojn post la malkovro de la planedo mem.

Ĝia nomo devenas de la dio Tritono, helene Τρίτων /'tri.tɔːn/.

La sondilo Voyager 2, kiu vizitis la sistemon de Neptuno dum la jaro 1989, neatendite rivelis vulkanan aktivecon, tre stranga en tiom malvarma astro.

Surfaco redakti

La tritona surfaco similas al melono kaj konsistas el glacia nitrogeno; ĝia surfaca temperaturo estas almenaŭ −237,6 °C, inter la plej malaltaj en la konata sunsistemo. Ĉar Tritono estas geologie aktiva, la surfaco estas juna kaj havas relative malmultajn ekfrapajn kraterojn.

Atmosfero redakti

La maldensan atmosferon konsistigas nitrogeno je 99,9% kaj metano je 0,1%. La surfaca atmosfera premo estas nur 1,4–1,9 Pa.

Trajektorio redakti

Neptuno onidire kaptis Tritonon, vagantan astron, el la Kujper-zono.

Tritono orbitas Neptunon per direkto mala al la rotacio de Neptuno. La orbito grade kadukiĝas, ke post ĉirkaŭ 3,6 miliardoj da jaroj, Tritono kolizios kun Neptuno aŭ ĝi rompiĝos en spaco por formi ringon ĉirkaŭ Neptuno.

Tritono en populara kulturo redakti

En literaturo, Tritono estas menciita kiel kolonio en la sciencfikcia romano Aflikto sur Tritono de la usona verkisto Samuel R. Delany.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)