Trixini

germana magiisto, pupludisto, pastro kaj esperantisto

Trixini (artista nomo de Hansjörg Kindler, naskita la 3-an de septembro 1933 en Villingen, mortinta la 22-an de aŭgusto 2015 en Kempten) estis konata germana magiisto, pupludisto, pastro kaj esperantisto.

Hansjörg Kindler
Persona informo
Aliaj nomoj Trixini
Naskiĝo 3-a de septembro 1933
en Villingen
Morto 22-a de aŭgusto 2015
en Kempten
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Trixini
Okupo
Okupo teologo • pupteatristo • iluziisto • verkistoesperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1975
vdr

En 1975 Trixini komencis aktivi en la Esperanto-movado. Kiel romkatolika pastro, li aktivis en IKUE, ekzemple kiel organizanto de la IKUE-Kongreso en 1979 en Luksemburgo. Ĉirkaŭ la jaro 1980 li transiris al la Prakatolika Eklezio kaj edziĝis. Li ofte magiis en Esperanto-aranĝoj, i.a. en pluraj Universalaj Kongresoj, kaj multe instruis Esperanton.

Listo de verkoj redakti

  • Wegweiser zum Handpuppenspiel, 1953 (en la germana)
  • Der Magier mit dem Blauen Stein - Erlebnisse eines Zauberkünstlers, 1978 (en la germana, pri travivaĵoj de magiisto)
  • Munjo, 2001 (rakonto en Esperanto, pri 5-jara knabino)
  • Die Ökumenischen Hunde - Rosinen aus dem Pfarrarchiv, 320 p., ISBN 978-3-941013-01-8, 2008 (rememoroj, en la germana)

Eksteraj ligiloj redakti