Trojko (politiko de EU)

la trio de la Eŭropa Komisiono, la Eŭropa Centra Banko kaj la Internacia Monunua fonduso
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trojko.

La Trojko - en Esperanto: "Triopo" - estas esprimo uzita plejparte en amaskomunikilaro, por aludi kontrolkomisionon por trakti la financojn de diversaj eŭropaj landoj okaze de la krizo de 2008. Ĝi konsistis el reprezentantoj de la Eŭropa Centra Banko, de la Internacia Monunua Fonduso kaj de la Eŭropa Komisiono. La trojko havas kiel taskon intertrakti kun membroŝtatoj de la Eŭrogrupo, kies ŝtataj buĝetoj atingis krizan staton.

Kritiko redakti

La trojko konstituas unu el plej gravaj ekonomiaj povoj ene de la Eŭropa Unio. Ĉar tiu institucio laŭcele premas la ekonomiojn de la ŝtatoj koncernitaj, oni ofte kulpigas ĝin pro la malbonigo de la krizaj situacioj en la membrolandoj. Unu el plej influaj ŝtatoj tiukadre estas Germanio. En marto 2014 la Eŭropa Parlamento akceptis post esplorraporto nedevigan rezolucion, kiu kritikas la strukturon kaj la metodojn de la EU-trojko.[1]

Referencoj redakti

  1. Rezolucio de la Eŭropa Parlamento [1]