Tromsø

komunumo en la provinco Troms de Norvegio

Tromsø estas ĉefurbo de norda Norvegio, situanta je 69° 40′ 33″ N 18° 55′ 10″ O / 69.67583 °N, 18.91944 °O / 69.67583; 18.91944 (mapo). Komence de la jaro 2023 en la komunumo vivis 77 992 loĝantoj, tial ĝi estas nuntempe la 9a plej loĝata komunumo en Norvegio. Noktomeza suno de la 21-a de majo ĝis la 23-a de julio. Sensuna vintro de la 25-a de novembro ĝis 21-a de januaro. Pro Golfa Marfluo, temperaturo en Tromsø malofte subiras −10 °C. Meza temperaturo estas ĉ 4–5 °C vintre kaj ca 10 – 11 °C somere. La temperaturoj superas 20 °C ĉirkaŭ 10 tagojn jare. La plej alta iam registrita temperaturo (30,2 °C) okazis en julio 1972.

Tromsø
urbo
komunumo de Norvegio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Norvegio
Provinco Troms
Poŝtkodo 9006 - 9019
Kodo laŭ KN 1902
Retpaĝaro www.tromso.kommune.no
Politiko
Urbestro Jens Johan Hjort] (H)
Demografio
Loĝantaro 76 649  (1-a de januaro 2019)[1]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 69° 39′ N, 18° 57′ O (mapo)69.65182718.954451Koordinatoj: 69° 39′ N, 18° 57′ O (mapo)
Alto 20 m [+]
Areo 2 566,3 km² (256 630 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Tromsø (Troms og Finnmark)
Tromsø (Troms og Finnmark)
DEC
Tromsø
Tromsø
Situo de Tromsø
Tromsø (Norvegio)
Tromsø (Norvegio)
DEC
Tromsø
Tromsø
Situo de Tromsø

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tromsø [+]
vdr
Loko de Tromso en Norvegio.

La regiono de Tromsø estis loĝata ekde la fino de la glaci-epoko. Arkeologiaj elfosadoj en Tønsvika, borde de Tromsø, aperigis artefaktojn kaj restaĵojn de konstruaĵoj taksitaj je 9 000 ĝis 10 000 jaroj[2]. Tromsø havis ĉirkaŭ 80 loĝantojn ĉe la reĝa akiro de komercurba statuso en 1794.

La urbo multe kreskis depost 1972, kiam estis malfermita la Universitato de Tromsø, la kvara universitato de Norvegio. En 2002, la universitato havis ĉirkaŭ 6 700 studentojn. Ĝi estas la plej norda universitato en la mondo.

Tromsø estas urbo de studentoj kaj servoj. Municipo kaj malsanulejo estas la ĉefaj dungantoj. Ĉefa industrio estas bierfabriko kaj fiŝuzinoj.

En Tromsø mortis la Nobel-premiito Daniel Carleton Gajdusek.

Tromsø havas jenajn ĝemelurbojn: Kemi, Finnlando (1940); Luleå, Svedio (1950); Ringkøbing, Danio (1950); Grimsby, Anglio (1961); Poona, Barato (1966); Anchorage, Usono (1969); Zagreb, Kroatio (1971); Murmansk, Rusio (1972); Quetzaltenango, Gvatemalo (1999); Gaza, Palestino (2001).

Pli ol 100 naciecoj estas reprezentataj en la loĝantaro. Inter la plej eminentaj malplimultoj estas la sameoj, rusoj kaj finnoj, kaj la lokaj kvenoj (posteuloj de finnaj enmigrintoj de la 19-a jarcento) kaj ĵusaj enmigrintoj el Finnlando mem. La plej norda moskeo de la mondo troviĝas en Tromsø. Vår Frue Kirke (Nia Sinjorino Katolika Kirko) estas la sidejo de la plej norda katolika episkopejo de la mondo, kiu gvidas la teritorian prelataron de Tromsø. Kvankam la loka katolika populacio enhavas nur 350 membrojn, la Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis ĉi tiun malgrandan preĝejon kaj restis kiel gasto de la episkopo en 1989.

Servoj redakti

Esperanto-movado redakti

En la urbo, estas klubo por la lingvo Esperanto. La klubo havas blogon nomatan "La Norda Lumo"[3], kiu enhavas informojn pri la renkontiĝoj kaj la venontaj eventoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Troms