Tropano

kemia kombinaĵo
Tropano
tropano
Plata kemia strukturo de la Tropano
tropano
Tridimensia kemia strukturo de la Tropano
Tropano estas nature trovata en la plantoj de la familio de la Solanacoj
Kemia formulo
C8H15N
CAS-numero-kodo 529-17-9
ChemSpider kodo 553556
PubChem-kodo 637986
Merck Index 15,9956
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 125,211 g·mol-1
Denseco 0,926g cm−3
Fandpunkto 163°C
Refrakta indico  1,488
Ekflama temperaturo 42,2 °C
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 30 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R10 R23
Sekureco S2 S7 S15 S24
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

TropanoC8H15N estas grava klaso da naturaj alkaloidoj kiu estas trovataj en plantoj de la tuta mondo. Ĉi-kombinaĵoj povas elmontri signifajn biologiajn aktivecojn kaj estas inter la plej antikvaj konataj medikamentoj. En la komenco de la 19-a jarcento, tropanoj estis izolitaj, karakterizitaj, priskribitaj kaj sintezitaj far notindaj kemiaj esploristoj.

Iliaj signifoplenaj biologiaj aktivecoj postulis pezajn esplorojn por ilia sintezado kaj klarigo pri ilia farmakologia aktiveco kaj en la akademioj kaj en industrioj. La tropanaj alkaloidoj estas ekstraktataj el pluraj plantoj de la familio de la Solanacoj, tia kia la mortiga Atropa belladona. Tropano estas ducikla komponaĵo formita per la kondensiĝo de iu pirolidina antaŭaĵo (la ornitino) kaj tri karbonatomoj derivitaj el la acetato. Kaj pirolidino- kaj piperidino- ringoj povas distingiĝi en la molekulo. La 3-hidroksa derivaĵo de la tropano estas konata kiel tropino.

tropino

Ĝia esterigo kun (-) tropinata acido produktas skopolaminon, kiu siavice povas racemiĝi al atropino. La tropanaj alkaloidoj, tiaj kiaj atropino kaj skopolamino, havas medicinajn uzojn pro iliaj biologiaj aktivecoj. La atropino reduktas la rigidecon dum la traktado de la Parkinsona malsano kaj estas uzata kiel antidoto kontraŭ venenado per simpato-mimetikaj drogoj tiaj kiaj nervo-gasoj kaj organo-fosforaj insekticidoj.

Sintezo redakti

  • Produktado per reduktigo de la "tropinono" en ĉeesto de plateno kaj HCl:

tropinonotropano

Literaturo redakti

Referencoj redakti