Troparjovo-Nikulino (distrikto de Moskvo)

urbodistrikto de Moskvo, Rusio

Troparjovo-Nikulino (ruse Тропарёво-Никулино) estas distrikto en la Okcidenta administra arondismento de Moskvo, Rusio.

Distrikto Troparjovo-Nikulino
ruse Тропарёво-Никулино
Distrikto de Moskvo
FlagoBlazono
district of Moscow [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 37° O (mapo)55.6637.4656Koordinatoj: 56° N, 37° O (mapo)
Areo11,26 km² (1 126 ha) [+]

Loĝantaro123 478 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco10 966,07 loĝ./km² [+] [+]

Troparjovo-Nikulino (distrikto de Moskvo) (Tero)
Troparjovo-Nikulino (distrikto de Moskvo) (Tero)

Troparjovo-Nikulino (distrikto de Moskvo) (Moskvo)
Troparjovo-Nikulino (distrikto de Moskvo) (Moskvo)
DEC

Map
Distrikto Troparjovo-Nikulino

Vikimedia Komunejo:  Troparyovo-Nikulino District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

De sude la distrikton limigas Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo, oriente — Lenin-avenuo, okcidente — Miĉurin-avenuo. La norda limo estas eta rivero Samorodinka apud Lobaĉevskij-strato.

Najbaraj distriktoj: Prospekt Vernadskogo, Oĉakovo-Matvejevskoje, Solncevo (angula limo), Obruĉevskij, Tjoplij Stan. Krome, ĝi limas kun Nov-Moskva administra arondismento.

Nomo redakti

La distrikto ricevis sian nomon de du vilaĝoj Troparjovo kaj Nikulino, kiuj situis tie kaj estis neniigitaj dum konstruado de novaj teritorioj de Moskvo en 1970-aj — 1980-aj jaroj.

Statistiko redakti

  • Areo: 11,27 kv.km.
  • Loĝantaro (en 2010): 118156 loĝantoj[1].
  • Loĝdenso (en 2010): proksimume 10,5 mil loĝ./kv.km.

Fizika geografio kaj naturo redakti

La teritorio situas en alta parto de Moskvo (proksime al la plej supra parto de altaĵo Tjoplij Stan). En la distrikto situas parko Troparjovo, konsistanta el kelkaj partoj.

Akvujoj redakti

En la distrikto estas basenoj de du gravaj etaj riveroj de Moskva Sud-Okcvidento: Oĉakovka (alfluanto de Ramenka) kaj Samorodinka (alfluanto de Oĉakovka, baseno de Ramenka). Samorodinka situas en norda parto (laŭ ĝi estas administra limo de distriktoj), Oĉakovka — en la suda parto. Ambaŭ la riveroj parte fluas subtere, parte — surtere; malgraŭ la riveroj estas mallarĝaj kaj malpuraj, tie ekzistas organizataj oportunaj lokoj por ripozo (etaj parkoj kaj verdaj zonoj).

Ekzistas kelkaj lagetoj.

Flaŭro kaj bestaro redakti

Diversaj kreskaĵoj kaj bestoj estas en parko "Troparjovo".

Ekologia situacio redakti

Historio redakti

 
Mapo de 1823. Maldekstre videblas vilaĝoj Troparjovo kaj Nikulino.

La distrikto estis konstruita sur loko de estintaj vilaĝoj Troparjovo kaj Nikulino. Ekde 1960 ili fariĝis parto de Moskvo. En 1961 okcidente de Troparjovo aperis Troparjova parko. En 1963 estis malfermita metrostacio "Jugo-Zapadnaja"; tiam la ĉirkaŭa teritorio ankoraŭ estis okupita de la kolĥozaj kampoj, proksime videblis preĝejo kaj dometoj de vilaĝo Troparjovo, de la metrostacio veturis nur aŭtobuso ĝis Vnukovo.

En 1966 tie komenciĝis konstruado de nova "eksperimenta distrikto" (plejparte estis konstruataj 9-, 16-, 17- kaj 27-etaĝaj domoj). Dum 1960-aj — 1970-aj jaroj sur ĉi tiu teritorio estis realigitaj diversaj novaj arkitekturaj ideoj. En 1968 la strato, kiu kunigis la metrostacion kun Lenin-avenuo, estis nomita je honoro de Bakua Komunumo. El centro de Moskvo tien ekveturis trolebusoj: en 1969 — laŭ strato de la 26 Bakuaj komunumanoj, en 1970 — laŭ Vernadskij-avenuo. En 19741979 ĉe Lenin-avenuo oni konstruis 35-etaĝan hotelon Centra domo de turistoj.

 
Kirko de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo kaj konstuaĵoj de la 2000-aj jaroj

Por loĝado de sportistoj dum Somera Olimpiko 1980 norde de Nikulino estis konstruita nova urboparto nomita Olimpika vilaĝo sub gvido de arkitekto Jevgenij Stamo, konsistanta el dek ok 16-etaĝaj domoj kaj aliaj specialaj objektoj.

En 1980-aj jaroj estis detruitaj lastaj vilaĝaj dometoj.

En 1991 estis fondita Okcidenta administra arondismento, en kies konsisto ekestis municipoj Troparjovo kaj Nikulino. En 1993 ili estis kunigitaj al municipo Troparjovo-Nikulino, en 1995 ekhavinta statuson de distrikto.

Dum 2000-aj jaroj okazis nova amasa loĝejkonstruado.

Stratoj kaj placoj redakti

Troparjovo-Nikulino havas unu placon kaj proksimume dudek stratojn.

Placoj: Ozjornaja placo (ruse Озёрная пло́щадь).

Plej gravaj stratoj:

Nomo (en Esperanto) Nomo (ruse)
Lenin-avenuo Ленинский проспект
Vernadskij-avenuo Проспект Вернадского
Miĉurin-avenuo / Ozjornaja Мичуринский проспект / Озёрная улица

Aliaj stratoj kaj stratetoj: Anoĥin-strato (Улица Академика Анохина), Borovska ŝoseo (Боровское шоссе), Vostrjakova ŝoseo (Востряковское шоссе), strato de la 26 Bakuaj komunumanoj (Улица 26-ти Бакинских Комиссаров), Koŝtojanc-strato (Улица Коштоянца), strato Nikulinskaja (Никулинская улица), strato Miĉurinskij Prospekt, Olimpijskaja derevnja (Улица Мичуринский Проспект, Олимпийская Деревня), traveturejo de Olimpia Setlejo (Проезд Олимпийской Деревни), Pokriŝkin-strato (Улица Покрышкина), traveturejo Nikulinskij (Никулинский проезд), strato Ruzskaja (Рузская улица), strato Troparjovskaja (Тропарёвская улица).

Transporto redakti

 
Metrostacio "Jugo-Zapadnaja"

Surstrata transporto redakti

Sutstrata transporto: busoj, trolebusoj, marŝrutkoj. Apudurbaj kaj interurbaj aŭtobusaj itineroj de aŭtostacio ĉe la metrostacio "Jugo-Zapadnaja" ĝis Moskva kaj kelkaj aliaj regionoj (horaro).

Metroo redakti

Metrostacioj en la distrikto:

Estas konstruataj ankaŭ aliaj metrostacioj.

Arkitekturaj vidindaĵoj redakti

 
Olimpika vilaĝo en 1980

Arkitekturo de sovetia periodo:

Eduko, scienco kaj kulturo redakti

Sciencaj institutoj kaj altlernejoj en Troparjovo-Nikulino:

Nomo Adreso Retejo
Moskva Ŝtata Pedagogia Universitato, ĉefa konstruaĵo por homsciencaj fakultatoj Vernadskij-avenuo, 88 http://www.mpgu.edu/
Moskva Ŝtata akademio de maldika kemia teknologio je nomo de Lomonosov Vernadskij-avenuo, 86 http://www.mitht.ru/[rompita ligilo]
Moskva ŝtata teknika universitato de radiotekniko, elektroniko kaj aŭtomatiko Vernadskij-avenuo, 78 http://www.mirea.ru/ Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
Rusia akademio de popola ekonomio kaj ŝtata servo ĉe Prezidanto de Rusio Vernadskij-avenuo, 82 http://www.rane.ru/ Arkivigite je 2013-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
Instituto de mekanikaj problemoj de Rusia akademio de sciencoj Vernadskij-avenuo, 101, k. 1
Militakademio de la Ĉefa stabejo de Rusiaj Militfortoj Vernadskij-avenuo, 100 http://www.mil.ru/
Moskva altlernejo de sociaj kaj ekonomiaj sciencoj Vernadskij-avenuo, 82, k. 2
 
 
 
Parko Nikulino Montetoj apud Vernadskij-avenuo Parko Troparjovo kaj rivero Samorodinka
 
 
Militakademio Moskva Ŝtata Pedagogia Universitato

En la distrikto funkcias germana lernejo.

Teatroj:

  • "Sud-okcidente" (ruse Театр на Юго-Западе)
  • Muzikteatro de nacia arto sub gvido de V.Nazarov (en Olimpika vilaĝo)

Muzeoj:

Sanprotekto redakti

Oficiala informo Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)

Sporto redakti


En Olimpika vilaĝo situas kelkaj olimpikaj objektoj, konstruitaj por Somera Olimpiko 1980, okazinta en Moskvo.

Amaskomunikiloj redakti

En la distrikto estas eldonata loka gazeto "Na zapade Moskvi. Troparjovo-Nikulino" ("Okcidente de Moskvo. Troparjovo-Nikulino"; reta arkivo de eldonaĵoj Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine).

Estraro kaj politiko redakti


Ambasadejoj:

Akcidentoj redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ rezultoj de tutrusia popolnombrado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti