Tropic of Capricorn

romano de Henry Miller

Tropic of Capricorn - en Esperanto "Tropiko de Kaprikorno" - estas romano de Henry Miller, unue eldonita en 1939 de anglalingva eldonejo en Parizo, Francio. La romano estas sekvaĵo de la anglalingva erotika romano Tropic of Cancer, do "Tropiko de Kankro" eldonita kvin jarojn antaŭe, kiu estis priskribita kiel "fama por sia dolĉa sekseco" kaj kiel respondeca pri la "libera parolado, kiun oni nun konsideras memkomprenebla por la literaturo". Samkiel sia antaǔaĵo, ĉi tiu eldono estis malpermesita en Usono, ĝis en 1961 la Usona Departmento de Justico deklaris la libron ne obscena. Ambaǔ romanoj estas konsiderataj kiel gravaj verkoj de la 20-jarcenta literaturo.

Tropic of Capricorn
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Henry Miller
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1938
Eldonejo Obelisk Press
Ĝenro aŭtobiografia romano • erotika romano
Loko de rakonto Nov-Jorko
vdr