Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj

La tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, estas tersupraĵa biomo.

Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti
Tropika humida arbaro de Gujano.
Amazona pluvarbaro.
Situo de la tropikaj humidaj foliarbaroj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj laŭ la vivozon-klasifika modelo de Leslie Holdridge.

Aliaj tropikaj kaj subtropikaj arbaraj regionoj, kun pli malalta precipitaĵo, gastigas la tropikajn kaj subtropikajn sekajn foliarbarojn kaj la tropikajn kaj subtropikajn koniferarbarojn. Ankaŭ ekzistas mezvarmaj pluvarbaroj, en certaj humidaj mezvarmaj marbordaj regionoj.

Klasifiko kaj disvastiĝo redakti

La biomo inkluzivas plurajn tipojn de arbaroj :

  • Malaltaĵaraj ekvatoraj ĉiamverdaj pluvarbaroj, komunlingve konataj kiel tropikaj pluvarbaroj, estas arbaroj kiuj ricevas altan precipitaĵon ( pli ol 2000 mm, aŭ 80 coloj, jare) dum la tuta jaro. Tiuj arbaroj troviĝas en zono ĉirkaŭ la ekvatoro, kun la plej grandaj areoj en Amazonio de Sudameriko, la konga baseno de Centra Afriko, en Indonezio, kaj en Novgvineo.
  • Humidaj deciduaj kaj kvazauĉiamverdaj sezonaj arbaroj, ricevas altan tutjaran precipitaĵon kun varma somera humida sezono kaj pli malvarma vintra seka sezono. Iuj arboj en tiuj arbaroj faligas iujn aŭ ĉiujn de siaj folioj dum la vintra seka sezono. Tiuj arbaroj troviĝas en partoj de Sudameriko, en Centrameriko kaj ĉirkaŭ Karibujo, en marborda Okcidentafriko, partoj de Hindujo, kaj tra multe da Hindoĉinujo.
  • Montaraj pluvarbaroj, iuj de ili estas konataj kiel nubarbaroj, kreskas en montaraj areoj kun malvarmeta klimato.
  • Inunditaj arbaroj, inkluzive dolĉakvaj marĉarbaroj kaj torfejaj marĉarbaroj.

Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj estas komunaj en pluraj tersupraĵaj ekozonoj, inkluzive de partoj de la afrotropiso (Ekvatora Afriko), orientaliso (partoj de Hindujo kaj Sudorienta Azio), la neotropiso (norda Sudameriko kaj Centrameriko), aŭstralazia ekozono (orienta Indonezio, Novgvineo, norda kaj orienta Aŭstralio), kaj la pacifika ekozono (la tropikaj insuloj de la Pacifiko). Ĉirkaŭ duono de la tropikaj pluvarbaroj de la mondo troviĝas en la sudamerikaj landoj Brazilo kaj Peruo. Pluvarbaroj nun kovras malpli ol 6% de la monda tersupraĵa areo. Sciencistoj taksas ke pli ol duono de la specioj de plantoj kaj bestoj vivas en tropikaj pluvarbaroj.

Ekoregionoj redakti

Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono
Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj   Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj   Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj   Nov-Kaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj   Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj   Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj   Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj   Vanuatuo
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj   Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio,   Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo   Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj   Kamboĝo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj   Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Bangladeŝo,   Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj   Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj   Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj   Barato,   Bangladeŝo,   Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj   Ĉinio, Laoso,   Birmo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj   Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj   Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas   Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj   Birmo,   Malajzio,   Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano   Tajvano
Palearktisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
PA0101 Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj   Ĉinio
PA0102 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Junano-Altebenaĵo   Ĉinio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti