Lingvoscienca uzo redakti

Tropo estas retorika vortfiguro, kiu konsistas el vortludo, t.e. uzo de vorto en maniero alia ol tiu, kiu estas konsiderata ĝia laŭvorta aŭ ordinara formo. La alia granda kategorio de vortfiguroj estas la skemo, kiu envolvas ŝanĝon de la ŝablono de vortoj en frazo.

Tropo devenas de la helena vorto tropos, kiu signifas "turno", ekzemple en heliotropo, floro, kiu sin turnas al la suno. Ni povas prezenti al ni la tropon kiel manieron turni vorton for de ĝia ordinara senco, aŭ ŝanĝi ĝin en ion alian.

Multaj tropoj estas identigitaj, i.a.:

(Por pli plena listigo, vidu vortfiguro)

Literatura uzo redakti

En literaturo, tropo estas konata kaj ripetita simbolo, stilo, rolulo, aŭ afero, kiu saturas certan specon de literaturo. Ili estas plej ofte forte ligitaj al ĝenro. Ekzemple, tropoj en horora literaturo kaj filmo inkludas la frenezan scienciston aŭ malluman kaj ŝtorman nokton. Tropoj povas esti ankaŭ intrigoj aŭ okazaĵoj, kiel la tropo en sciencfikcio de invado de eksterteranoj, kiujn oni forpelas en la lasta momento.

Aŭtoroj, kiuj dependas de tropoj, estas ofte rigardataj kiel senfantaziaj kaj senspicaj. Tamen, multaj aŭtoroj tordis tropojn en novajn formojn tre sukcese. Stephen King estas notinda pro tio, ke li prenis pli malnovajn hororotropojn kaj ilin reverkis en la modernan mondon kun bonegaj rezultoj.

Tropoj en filozofio de historio redakti

La uzon de tropoj etendis de lingvoscienca uzo ĝis la fako de filozofio de historio, inter aliaj teoriistoj, Hayden White en sia Metahistory (1973). Oni ĝenerale komprenas tropojn kiel stilojn de traktatoj — anstataŭ kiel vortfigurojn — sur kiuj baziĝas la verkado de la historio fare de historiistoj. Ili estas historie determinitaj tiom multe, kiom la historiografion de ĉiu periodo difinas specifa speco de tropo.

Laŭ Hayden White, tropoj historie malvolviĝis en jena ordo: metonimio, metaforo, sinekdoko, kaj fine ironio.

Tropoj en muziko redakti

En muziko, tropo estas neordita kolekto de ses diversaj tonaltoj, tio, kio estas nun nomata neordita tonaltseso; ekzistas du en dekdutona temperado egala. Tropojn uzis Josef Matthis Hauer en sia dekdutona tekniko disvolvita tuj antaŭ sed senfamigita de tiu de Arnold Schönberg.

Vidu ankaŭ redakti