Troposfero

plej malalta tavolo de la Tera atmosfero

La troposfero (el la greka: τροπή, tropé (turniĝo, redirektiĝo) kaj σφαίρα, sfaira (sfero, globo)) estas la parto de la tera atmosfero situanta inter la surfaco de la terglobo kaj alteco de ĉirkaŭ 8 ĝis 15 kilometroj, laŭ latitudo kaj sezono. Ĝi estas pli dika ĉe la ekvatoro ol ĉe la polusoj. La limo inter la troposfero kaj la stratosfero nomiĝas tropopaŭzo.

Strukturo de la atmosfero de la tero

Tiu atmosfera tavolo enhavas 90% de la tuta maso de la atmosfero. Ĝi estas grava, ĉar en ĝi troviĝas la aero, kiun oni spiras.