Trouza braka malsano

Trouza braka malsano (angle: RSI Repetitive strain injury) karakteriziĝas per doloraj brakoj, malvarmaj manoj, pikpikaj aŭ brulaj sentoj, perditaj sentoj, malfacileco uzi la manojn, manko de eltenemo, malforto, kaj simile. RSI estas ofte kaŝita en multtajpuloj ks: dum jaroj la brakoj kompensas al la uzado, kaj kiam finfine ne plu estas kompensebleco, tiam estas malkaŝita RSI, malsano (foje dolorega) serioza al via mensa sano kaj al via kariero. Nune la malsano estas malfacile traktebla.

Tro ofta uzo de komputila muso povas kaŭzi la malsanon.

Kion fari por eviti aŭ kuraci redakti

  • Oftaj paŭzoj dum tajpado. Por igi onin ripozi ekzistas pluraj specialaj programoj:
  • Certe ne musilu tro. Provu uzi malsimilan enigilon, ekzemple desegnan tabulon.
  • Spiru bone sed ne tro. Spiru ventre.
  • Tajpu ĝuste kaj per bona klavaro.
  • Pli bona ergonomio.
  • Ofta braka masaĝo.
  • Faru subtilmildajn (Bulterajn) etendiĝojn

Ligiloj redakti

Se estas problemoj, agu tuj kaj ne hezitu. Bonaj (ĝenerale anglalingvaj) ligoj: