Trstená

urbo de Slovakio

Trstená, hungare Trsztena, pole Trzciana estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Tvrdošín. Iam la hungaroj nomis la urbon Árvanádasd. Slovake trstená signifas setlejo ĉe kanejo.

Trstená
hungare: Trsztena, pole: Trzciana, germane: B(r)ingenstadt
urbo
Preĝejo de sankta Marteno
Blazono
Oficiala nomo: Trstená
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Tvrdošín
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Oravio
Rivero Oravica
Situo Trstená
 - alteco 607 m s. m.
 - koordinatoj 49° 21′ 42″ N 19° 36′ 38″ O / 49.36167 °N, 19.61056 °O / 49.36167; 19.61056 (mapo)
Areo 82,539 km² (8 253,9 ha)
Loĝantaro 7 537 (31.12.2007)
Denseco 91,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1371
Plej facila aliro Oravia akvobaraĵo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 028 01
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj TS
NUTS 510106
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Trstená
Retpaĝo: www.trstena.sk
Portalo pri Slovakio
Ĉefplaco kaj preĝejo omaĝe al Sankta Georgo en Trstená

Situo redakti

Trstená situas laŭ bordo de akvorezervujo (kontraŭe estas Námestovo) kaj en valo de rojo Oravica, laŭ la slovaka-pola landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Dolný Kubín-Pollando, apud Tvrdošín. La landlimo troviĝas 6 km.

Historio redakti

Germanoj fondis minejon kaj urbon en 1370, kiun ili nomumis Bingenstadt. Dekomence ĝi havis rajtojn pri juĝado kaj foiro kaj iĝis kampurbo. En la hungaraj dokumentoj ĝi aperas unuafoje en 1420 en formo Nadasd (=kaneja loko). Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1424 donacis doganrajton kaj senimpostecon pri parto 30-ono. En la 17-a jarcento la urbo iĝis grava komercejo kun manfaristoj. Dum la 19-a jarcento gimnazio ekfunkciis kaj iĝis distriktejo. En 1910 en la urbo loĝis 2314 da loĝantoj (1873 slovakoj, 272 hungaroj, 123 germanoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Trsztena, kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Akvorezervujo formiĝis helpe de rivereto Orava en 1954. Ekde 2008 Slovakio kaj Pollando apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj estas libere traireblaj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti