La TrukolomboArbokolombo (Columba oenas) estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj aŭ kolomboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trukolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Trukolombo 'Columba oenas'
Carolus Linnaeus 1758
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Columba oenas

    Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

    En la norda parto de sia teritorio en Eŭropo kaj okcidenta Azio la Trukolombo estas migranta sudokcidenten por vintri, krome la specio estas loĝanta la tutan jaron en la suda parto de sia teritorio. Ĝi estas sufiĉe disvastigita. Estas du subspecioj, la jenaj:

    • Columba oenas oenas (inkl. hyrcana) – en la tuta Eŭropo, escepte plej norda Skandinavio kaj Grekio, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 500,000 reproduktaj paroj (preskaŭ la duono aŭ triono en Britio)
    • Columba oenas yarkandensis (inkl. tianshanicus) - en Uzbekio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio, krom okcidenta Ĉinio.

    Similaj samgenranoj redakti

    La tri okcidentaj kolomboj de Eŭropo de la genro Columba, kvankam ŝajne similaj, havas tre diferencigajn karakterojn. La Palumbo estas diferencebla pro iome plia grandeco kaj blanka makulo en la kolo kaj blankaj strioj en la flugiloj. La Rokkolombo kaj la Trukolombo estas pli similaj laŭ grando kaj plumaro, sed sovaĝaj specimenoj de la unua havas rimarkindan blankan pugon kaj du bone markitajn nigrajn striojn en flugiloj aŭ flankoj, dum ĉe la Trukolombo la pugo estas griza kaj la du flugilstrioj estas nekompletaj, temas nur pri komenco de strioj. Urbokolomboj (la sama specio kiel Rokkolombo) estas treege variebla, kaj ne diferenceblaj malhelgrizaj specimenoj sen blanka pugo povas foje ege similaspekti kun la Trukolombo.

    Aspekto redakti

    La Trukolombo estas ĉirkaŭ 33 cm longa kun enverguro de 63 ĝis 69 cm kaj pezo de 250 ĝis 340 g. Ĝi estas la plej malgranda membro de la genro Columba en Eŭropo. Ili estas ĝenerale malhelgrizaj kun tre fortaj nuancoj metalverdaj en la flankoj de la kolo kaj pli ĝenerale kaj amplekse rozviolaj en brusto. La kruroj estas ruĝaj. Dumfluge estas videblaj nigraj bordoj de flugiloj kaj vosto. Ili vivas ĝis 13 jarojn.

    Kutimoj redakti

    La preferataj lokoj de la Trukolombo estas pli malpli ĉe malferma kamparo, pro tio la specio faras neston en arboj preferinde de maldensaj parkoj anstataŭ en densaj arbaroj. Ĝi estas komuna en marbordoj kie klifoj havigas truojn, sed ili preferas internajn klifojn, kiel ĉe montoj, abandonitaj ŝtonminejoj, ktp. La flugo estas rapida, per regula frapado, kun eventuala subita flugilfrapo, karaktera de kolomboj ĝenerale.

    La Trukolombo estas socia kaj gregema en aroj de ĝis dudeko da membroj, ofte kune kun la Ringokolombo, kvankam plej verŝajne la ekzisto de manĝaĵo kunigas ilin.

    Ili manĝas vegetalojn; ĉefe burĝonojn, foliojn, fruktojn kaj ĉefe semojn.

    La voĉo estas mallonga, akra, uŭoo tre diferenciga disde la pli melodia kverado de la Ringokolombo; ĝi estas sufiĉe laŭta por esti priskribita kiel hurlo.

    Reproduktado redakti

    Ĝi por pariĝada ceremonio piediras laŭ horizontala branĉo kun pufigita kolo, malaltigitaj flugiloj kaj ventumiligita vosto. Dum cirkloflugado oni vipas la flugilojn. La nesto (kvankam la nestomaterialo estas preskaŭ ĉio uzita) estas kutime en truo de arbo (de tie la nomo de la specio kaj eventuala kaŭzo de ties malpliiĝo kiam oni forhakas malnovajn arbojn), fendo en rokmuro, aŭ eĉ en kuniklejo, sed tiu birdo nestumas ankaŭ en Hedero aŭ en la dikaj kreskaĵoj ĉirkaŭ la trunkoj de la Tilioj. Ili uzas ankaŭ nestoskatolojn. La ino demetas du ovojn kaj kovas ilin dum ĉirkaŭ 17 tagojn. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn (unue per kropolakto kaj poste kun aldono de semoj), kiuj ekflugas post unu monato. Povas ekzisti dua aŭ tria ovodemetado, kion la ino preparas kiam la masklo ankoraŭ zorgas la antaŭan idaron.

    Referencoj redakti

    BirdLife International (2004). Columba oenas. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 08 May 2006. Ne minacata

    Eksteraj ligiloj redakti