Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trunko (apartigilo)

Trunko estas botanike la plej dika, porta parto de arbo. Ĝi estas ligna kaj kaj ordinare vertikala, sub kiu kreskas radikoj kaj el kiu diskrekas la branĉoj.

Trunko

Trunko estas anatomie kaj histologie la ĉefa parto de homa kaj besta korpo, rigardata aparte de la kapo kaj de la membroj (vidu la artikolon torso). Pri sangocirkula sistemo, trunko estas la ĉefa parto de arterio, vejno, nervo ks, de kiu disiĝas pluraj branĉoj (laŭ NPIV).