Trunkodomotrabodomo estas simpla domo el prilaboritaj aŭ ne prilaboritaj arbotrunkoj. La nomo por similaj remparaj domoj/dometoj por ekskluzive milita uzo estas blokdomo.

Trunkodomo en Altajo.

Historio redakti

Tutmonde redakti

La unuaj tiumanieraj domoj en Eŭropo troviĝis jam dum la bronza epoko, kie ili antaŭ ĉio en la senfinaj pingloarbaroj de la nordo longtempe restis la favora loĝtipo.

Krome ili ekgravis ankaŭ en la alpa regiono, ekz. en la Berna Oberlando, kie la trunkodomkonstruado verŝajne plej perfektiĝis.

Kiel ŝirm- kaj ĉasadkabanoj trunkodomoj ankoraŭ hodiaŭ konatas.

Tipa domo por la Malnova Okcidento redakti

Renaskon havas tiu domspeco dum la evoluigo de la nordamerika kontinento: la uesten irantaj pioniroj ekde 1765 ŝatis trunkodomon kiel simple kaj rapide farebla loĝejon.

Adaptite al la Sovaĝa okcidento trunkodomo konstruitis nur per granda hakilo kaj ĉastranĉilo. La vandoj trafis unu la alian rektangule kaj konsistas el horizontalaj arbotrunkoj kiuj elklinis sin ĉe la anguloj kaj estis kalfatritaj per tero kaj musko.

La oblikvigita tegmento konsistis el ebenaj, krude prilaboritaj platoj el ligno. Normalas ununura pordo kun hinĝoj el ligno. La fenestroj ofte estis el papero pro manko de vitro kaj la fenestrokovriloj pendis ĉe hinĝoj el ligno. Kiel planko servis ofte la tero batpremita aŭ oni uzis la glatajn flankojn de la arbotrunkoj.

Trunkodomoj ofte komune konstruitis kaj ilies starigo estis publika evento. Oni rektangulen vicigis la domojn por pli facila defendo de ili.

En la 1638-aj jaroj svedaj koloniistoj de la Delavaro-valo enkondukis tiun en patruja Skandinavio konatan konstrustilon en Ameriko.

Post 1718 skotoj kaj irlandanoj konatigis trunkodoman konstruadon en la ankoraŭ neevoluigitaj arbaraj zonoj de Norda Ameriko. Dum la Usona Milito de Sendependeco trunkodomoj jam tute normalas en la Fora okcidento. Tiel restis la situacio ĝis la atingo de la senarbaraj prerioj.

Post la atingo de la arbaroza Roka Montaro la trunkodomo denove ludis grandan rolon. Pro relative granda materialkonsumo kaj malbona izolado de la varmo, la trunkodomo finfine ĉesis kaj venis novaj metodoj de konstruado de domoj el ligno.

Fonto redakti

„Blockhaus." Microsoft® Encarta® 2007 [DVD].

Literaturo redakti

  • C. A. Weslager: The log cabin in America; from pioneer days to the present. Rutgers University Press, New Brunswick, N.J. 1969.
  • Jan-Ove Jansson: Blockhausbau. Traditionelle Techniken aus Schweden. dt. Ausgabe: Verlag Th.Schäfer, Hannover, 2006, ISBN 3-87870-863-7
  • Marc Wilhelm Lennartz: Blockhäuser. Massive Holzhäuser zum Wohnen und Leben. Callwey Verlag, München, 2010, ISBN 978-3-7667-1855-6

Eksteraj ligiloj redakti