Truth in Numbers: The Wikipedia Story

Truth in Numbers: The Wikipedia Story (Vero en Nombroj: La Historio de Vikipedio) estas usona dokumenta filmo pri Vikipedio, laŭ nunaj planoj publikigota en 2009.

Superrigardo redakti

La filmo ĉefe esploras la unikan homan lertecon de komunikado kaj kiel ĝi estas evoluinta. Ĝi rigardas la registradon de la historio kaj la kialo por fari tion. Plue ĝi ekzamenas kiel la hodiaŭaj amaskomunikiloj kaptas kurantajn okazaĵojn kaj komunikas ilin al ĝiaj uzantoj. La filmo sekve fokusas sur la organizitaj arkivejoj de informo kiujn ni nomas enciklopediojn. Ĝi esprimas dubon pri la pasinta maniero verki enciklopediojn kaj plue fokusas sur kiel la amasa adoptado de la Interreto influis ĉi tiun procedon. La filmo rigardas ret-bazitajn homgrupojn kiuj kreis vastajn sciigajn retmesaĵojn kaj kiel la reto senĉese spitas tradiciajn komunikilojn. Vikipedio estas sekve prezentata kiel la plej bona ekzemplo de ĉi tiu rilate nova fenomeno kiel ĝi estas la unua retejo kiu mobilizas la veran eblon de la Interreto. Ĝi ebligas la produkteman kontribuadon de sciado de iu ajn persono sur la planedo senkoste.

La filmo parolas ankaŭ pri la skandalo kun Essjay kaj la incidento kun la biografio de John Seigenthaler.

Eksteraj ligilaj redakti