La sanktejo Tuĥ Manuk de Oŝakan troviĝas en la urbo Oŝakan en la provinco Aragacotno, Armenio. Tuĥ Manuk laŭlitere tradukeblas kiel "malluma bebo" aŭ "malluma juneco" kaj estas ligita al la sekto Tuĥ Manuk, populara inter la virinoj de la jezida kulturo en Armenio. Tiuj sanktejoj estas ĝenerale situantaj ekster la vilaĝoj kaj urboj (kun jezida plimulto) sur altaĵoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.