Tubera kerofilo (Chaerophyllum bulbosum), aŭ grundkaŝtano estas plantspecio en la familio de la Apiacoj (Apiaceae). Ĝi estas ne tre konata legomspeco.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tubera kerofilo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kariofiloj Caryophyllales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Subfamilio: Apioideae
Genro: Kerofilo ’’ Chaerophyllum
Specio: C. bulbosum
Chaerophyllum bulbosum
(L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
tubero
 
tigobazo
 
folio
 
ilustrĵo el Köhler's Medizinalpflanzen
 
duobla umbeliko

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

La tubera kerofilo estas dujara herba planto kaj atingas altkreskon de 0,8 ĝis 2 metroj.

La nodoj aŭ hipokotilo-tubero, estas kropsimile dikiĝinta. La hipokotiaj tuberoj estas uzataj kiel legomo. La tubero estas 3 ĝis 6 cm dikaj 1,5 ĝis 10 cm longaj kaj pezas 140 ĝis 200 g. Ilia surfaco estas grza. Formo similas al magrandaj kaj mallongaj karotoj.

La kava, ronda tigo estas glata kaj rigidhara kaj havas ruĝajn makulojn kaj dikiĝintaj sub la nodoj.

La folioj estas duoble au kvaroble pinataj, la bazaj folioj havas tigetojn. La nervaturo estas haraj. La supraj folioj estas sentigaj. La folietoj de la unua ordo estas triangule-ovoforme kaj pintaj, la folipintoj de la lasta ordo estas mallarĝe pintaj ĝi liniformaj, glatrandaj kaj kun fajnaj blankaj pintetoj.

Generativaj karakterizaĵoj redakti

La tubera kenofilo floras nurjam en la dua jaro de junio kaj aŭgusto. La duobla umbeliko havas 15 ĝi 20 kalvaj, nesamlongaj radioj. La involukro mankas aŭ havas nur malmultajn foliojn. La kvin ĝis ses folietoj estas liniformaj ĝis lacetaj kaj havas rande blankan haŭton.

La floroj estas duseksaj. La sepaloj estas blankaj, rondece ĝis renverse ovformaj ĝis kver-eliptaj.

La flave-malhelbruna kaj striata frukto havas longecon de 4 ĝis 6 mm.

La kromozomonombro estas 2n = 22.

Ekologio redakti

La tubera kenofilo estas mempoliganto.

La semoj de la planto nur estas ĝermkapabla dum unu jaro La Milgrajna pezo estas 2 ĝis 2,5 g.

Sistematiko redakti

Chaerophyllum bulbosum ricevis en 1753 de Carl von Linné en Species Plantarum, volumeno 1, p. 258, la unuan priskribonSinonimoj estas Chaerophyllum caucasicum (HOFFM.) SCHISCHK., Chaerophyllum laevigatum VIS., Chaerophyllum neglectum N.W.ZINGER, Chaerophyllum prescottii DC.Chaerophyllum rapaceum ALEF., Chaerophyllum verticillatum PERS., Myrrhis bulbosa SPRENG., Myrrhis bulbosum SPRENG. kaj Scandix bulbosa ROTH}}.

Kelkaj aŭtoroj dividas la specion Chaerophyllum bulbosum en du subspecioj:

  • la eŭropa tuberkerofilo (Chaerophyllum bulbosum L. subsp. bulbosum): kun blanka karno.
  • siberia tuberkerofilo (Chaerophyllum bulbosum subsp. prescottii (DC.) NYMAN, sin.: Chaerophyllum prescottii DC.): kun flavaj ŝelo kaj karno, pli granda, sed kun malpli aroma gusto.

Disvastigo redakti

Chaerophyllum bulbosum estas disvastigita en Mez- kaj Orienteŭropo, Balkanio, Rusujo, okcidenta Siberio kaj malofte en Skandinavio.

La planto kreskas precipe ĉe riverbordoj kaj en la staŭda vegetaĵaro de la apudrivera zono. Ĝi ofte sovaĝiĝs en ĝardenoj, kei ĝi estis kultivataj iam kiel legomo.

Uzado redakti

Krom en Francujo kaj Svisio ĝi ne estas brede prilaborita. Nur ekzistas tri francaj kultivaroj(‘Altan’, ‘Véga’ kaj ‘M4.10’).

Kuirejo redakti

La tubero kerofilo estas legomo por franduloj. Nur post la entirado de la foioj en aŭtuno la tuberoj ricevas sian aromon. La gusto estas la plej bona inte decembro kaj marto.La gusto similas al kaŝtanoj. La frostitaj radikoj rememoras laŭguste je aveloj. Lardikoj gusta dolĉece. oni preparas ĝin simile kiel teltovaj rapetoj., oni nur uzas la pli grandajn.La tuberoj facile estas senŝeligebla post la kuirado.La folioj de la juna planto ankaŭ povas esti uzata. El ili oni povas fari supon.

Enhavosubstancoj redakti

La tubero enhavas multe da amelo kaj proteinoj, sed reletive malmulte da graso. La eŭropa tuberkerofilo enhavas sekigite ĝis 57 % de amelo kaj 5 % sukero. Ka siberia nur 17 % amelo. Post la stokado de ĉ. 4 monatoj la plejparto de la amelo tranformiĝas al sukero.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti