Tubera oksalido (Oxalis tuberosa), ankaŭ nomata Perua oksalido, estas plantspecio de la genro oksalido (Oxalis) el la familio de la Oksalidacoj (Oxalidaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tubera oksalido

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Okslidaloj Oxalidales
Familio: Oksalidacoj Oxalidaceae
Genro: Oksalido Oxalis
Oxalis tuberosa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La tubera oksalo estas multjara, sukulenta, herba planto. La radikoj formas tre disbranĉitajn rizomojn, kies pintoj ŝveliĝas al karnecaj tuberoj. La tuberoj estas ĉ. 4 x 3 cm grandaj, blankaj, verdaj, oranĝkoloraj, rozecaj aŭ ruĝaj kaj kovrataj per malgrandaj skvamoj. La vertikalaj aŭ kuŝantaj, sukulentaj tigoj atingas longecon de 30 cm kaj diametron de 1 cm. Ili estas malhele verdaj ĝis purpuraj kaj dense kovrataj per triĥomoj. La iomete travideblaj pedunkloj longas 7 ĝis 10 cm. La folioj konsistas el tri sukulentaj partoj. Tiuj estas renverse korformaj, ĉ. 25 x 22 cm grandaj, verdaj ĝis purpuraj kaj havas je la malsupra surfaco lanugajn harojn.

La floraroj kreskas pinte kiel kvin ĝis okobla duflanka cumo. La flavaj, floroj havas 15 ĝis 17 cm longajn pedunklojn.

Disvastigo redakti

La preciza deveno de la specio ne estas konata. Verŝajne ĝi venis el Kolombio. Kiel kultiva kaj utilplanto ĝi estas disvastigata de Venezuelo ĝis Bolivio kaj precipe disvastigata en la peruaj Andoj.

 
La peruaj tuberoj de la tubera oksalido

Sistematiko redakti

Sekve de intensa, verŝajne pli ol miljara kultivado kreiĝis multaj kultivaroj. La bredado havis ĉiam la celo ricevi pli grandajn, pli nutraĵriĉajn kaj pli bongustajn tuberojn. Rezulte de tio la planto ne plu kapablas flori. La multigado okazas sole vegetative per la tuberoj. Precipe la kultivaroj kun flavaj kaj ruĝaj tuberoj estas nefekundaj. Multaj kultivaroj havas triploidajn, tetraploidajn, poliplodajn kaj ankaŭ aneŭloidajn kultivarojn.

Kultivado kaj uzado redakti

nutraĵtabelo - 100 g
    freŝa     sekigita  
energio (J) 255 1360
akvo (g) 84.1 15.3
proteinoj (g) 1.0 4.3
karbonhidratoj (g) 13.3 75.4
cindro (g) 1.0 3.9
kalcio (mg) 2 52
fosforo (mg) 36 171
fero (mg) 1.6 9.9
retinolo (µg) 1 0
riboflavino (mg) 0.13 0.08
niacino (mg) 0.43 0.85
Vitamino C (mg) 38.4 2.4

Kiel manĝaĵo la planto havas regionan signifon en la Andoj. Tie ĝi nomiĝas apillaibia. La ĉefa kultivejo situas en la altoj de 3.500 ĝis 3.800 m super marnivelo. Oni divenas, ke la kultivejo havas grandecon de ĉ. 20.000 ha. Por hektaro oni rikoltas po 3 ĝis 12 t jare. Kultivaroj eĉ havas rikolton ĝis po 97 t por hektaro kaj jaro.

Junaj folioj kaj ŝosoj enhavas okzalatan acidon en malalta kvanto. Tiu acido donas la acidan guston. Ili povas esti manĝataj kiel salatolegomo. La tuberoj enhavas multe malpli da okzalatan acidon, anstataŭe amelon kaj multe da Vitamino C, vidu la tabelon.

 
ruĝa tubera oksalo.
 
preparita tubera oksalo kaj Tubera tropeolo.

Literaturo redakti

  • W. Franke: Nutzpflanzenkunde, Stuttgart 1985
  • H. Marzell: Morphologie der Nutzpflanzen, Heidelberg 1970
  • Simon Hickmott: Growing Unusual Vegetables, Ecological Books 1999 ISBN 1-899233-11-3
  • Ben-Erik van Wyk: Food Plants of the World, Timber Press 2005 ISBN 978-0-88192-743-6
  • B.R. Trognitz & M. Hermann: Inheritance of tristyly in Oxalis tuberosa (Oxalidaceae), Heredity 86(5): 564-573, 2001
  • Eve Emshwiller & Jeff J. Doyle: Origins of domestication and polyploidy in oca (Oxalis Tuberosa: Oxalidaceae). 2. Chloroplast-expressed glutamine synthetase data, American Journal of Botany 89:1042-1056, 2002
  • Eve Emshwiller: Biogeography of the Oxalis tuberosa Alliance, The Botanical Review 68(1): 128–152, 2002
  • Daniel de Azkue & Arturo Martínez: Chromosome number of theOxalis tuberosa alliance (Oxalidaceae), Plant Systematics and Evolution 169(1-2): 25-29, 1990

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti