Tumultoj de Tibeto en 2008

La Protestoj de Tibeto en 2008 komenciĝis en Lasao per strataj protestoj la 10-an de marto 2008, la (Tibeta Ribeltago), la 49-a datreveno de la protesto de 1959 kontraŭ la ĉiniaj leĝoj. La protestantoj komencis krii por la sendependiĝo de Ĉinio por finfine perforte detrui kaj bruligi objektojn je la 14-a de marto. Dume aliaj grupoj en aliaj partoj de Ĉinio ankaŭ protestis. La protesto laŭ la ĉinia komunista partio estas unu el la plej gravaj, kiuj okazis de 20 jaroj Ĝi okazas ankaŭ dum la ĝenerala asembleo de la deputitoj en Pekino.

Protestoj ekster Ĉinio redakti

Aŭstralio redakti

Sep Tibet-subtenaj protestantoj estis arestitaj je sabato 15-a de marto en Sydney dum perforta agado kun polico ekster la konsulejo.

Francio redakti

 
Tibet-subtena protesto ekster la Ĉina ambasadejo

Ploriga gazo estis uzata de la polico en Parizo je dimanĉo, 16-a de marto, kie ĉirkaŭ 500 protestantoj kriis antaŭ la ĉina ambasadejo.

Germanio redakti

Tibetanoj en Germanio vigle protestis antaŭ la Ĉina konsulejo en Munkeno lunde 17-a de marto. Protestantoj bruligis ĉinajn flagojn kriante frazojn kiel "Save Tibet" (Savu Tibeton!) kaj "Stop Killing" (Ĉesu mortigi) antaŭ la enirejo. 26 estis arestitaj de la polico.

Barato redakti

Tibetanoj vivantaj en diversaj partoj de la Barata Ŝtato de Meghalaya fermis siajn vendejojn kaj protestis kontraŭ la perforto de Ĉinio en Tibeto.

Centoj da tibetanoj ekzilitaj en Barato marŝis el Dharamsala ĝis la landlimo kun Ĉinio por montri sian oponon kontraŭ la Ĉina perforta okupado de Tibeto. Barataj policanoj arestis ĉirkaŭ 100 tibetanojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti