Tunelo (koree: 터널 Teo-neol) estas korea drama filmo pri naturaj tragedioj de 2016. Ĝia reĝisoro estis Kim Seong-hun; li ankaŭ skribis la scenaron de la filmo.[1][2]

Tunelo
filmo
Originala titolo 터널
Produktadlando Sud-Koreio
Originala lingvo korea lingvo
Kina aperdato 2016
Daŭro 127 min
Ĝenro dramo, naturaj tragedioj
Buĝeto 51.9 milionoj da usonaj dolaroj
Reĝisoro(j) Kim Seong-hun
Produktisto(j) Billy Acumen, Lee Taek-dong, You Jeong-hun
Scenaro Ha Jung-woo
Filmita en Sud-Koreio
Loko de rakonto Sud-Koreio
Muziko de Mok Young-jin, Vitek Kral
Rolantoj Ha Jung-woo • Bae Doona • Oh Dal-su • Shin Jung-geun • Jeong Seok-yong • Park Hyuk-kwon • Nam Ji-hyun
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Eeĝi Cuburaja
Produktinta firmao SHOWBOX Co., Ltd.
Distribuo Showbox
IMDb
vdr

Enhavo redakti

Lee Jung-soo (Ha Jung-woo) revenas al sia domo. Ĉi tiu tago estas la naskiĝtago de lia filino. Li kondukas transtunele, kaj dum li ŝoforas, la tunelo falruiniĝas.

Kiam li rekonsciiĝas, li vidas, ke li estas mallibera en sia aŭto sub rubo kaj rokoj de la tunelo. Tutaj aĵoj kiujn li havas estas du boteloj de akvo kaj unu naskiĝtagkuko. Li sukcesas kontakti kun la savantaro, la savestro trankviligas lin kaj promesas liberigi lin. Ili kreas specialan kunligilon inter ili. Lee Jung-soo ricevas instrukciojn kiuj helpos al li travivi. Li ankaŭ sukcesas kontakti kun sia edzino kaj ili interŝanĝas amorvortojn.

Tuta Sud-Koreio observas la aferojn en la tunelo. La savoskipo provas helpi al viro. La savistoj sukcesas koni la lokon de la mallibera viro post ili sondis la tunelon per spavoj. Ili decidas bori la teron per granda borileto.

En la tunelo la viro malkovras ke li ne estas sola tie. Li ekkonas knabinon kaj helpas al ŝi: li dividas sian akvon kun ŝi kaj li alpruntas sian poŝtelefonon al ŝi.

La savskipo malkovras ke ili eraris kaj boris en erara loko. La registaro kaj firmaoj surpremas al la edzino de la viro por ke abandonu la provojn de savo. Ŝi akceptas kaj la savo ĉesas. Oni rekomencas la laborojn en dua tunelo, proksime el la unua, oni laboras per dinamito.

La savestro kontraŭ la ordonoj decidas subeniri al la tunelo kaj li malkovras la malliberan viron. Li liberigas Lee Jung-soo.[3]

Aktoraro redakti

    • Ha Jung-woo kiel Lee Jung-soo,
    • Bae Doo-na kiel Se-hyun,
    • Oh Dal-su kiel Dae-kyung,
    • Nam Ji-hyun kiel Mi-na,
    • Kim Hae-sook kiel la Ministrino,
    • Park Hyuk-kwon,
    • Park Jin-woo,
    • Lee Sang-hee,
    • Kim Jong-Soo,
    • Shin Jung-keun,
    • Cho Hyun-chul kiel un knabo.
    • Yoo Seung-mok kiel la ĵurnalisto Jo,
    • Lee Dong-jin,
    • Lee Cheol-min,
    • Han Sung-chun,
    • Kim Seung-hoon,
    • Ye Soo-jung kiel la patrino de la mortinta laboristo,
    • Jin Yong-ok kiel laboristo,
    • Lee Dong-yong kiel laboristo,
    • Joo Suk-tae,
    • Ahn Se-ho,
    • Seo Hyun-woo,
    • Kang Shin-chul,
    • Jin Seon-kyu,
    • Yeo Min-gyu kiel la voco de la savnumero 119, piloto de la helihelikoptero,
    • Choi Gwi-hwa,
    • Jung Suk-yong kiel Choi,
    • Hwang Byeng-gug kiel propietulo de la de la benzinstacio,
    • Bae Yoo-ram kiel laboristo de la 119.[4]

Premioj kaj nomumoj redakti

Premio Kategorio Nomiga persono Rezulto
XXXVII Blue Dragon Film Awards[5] la plej bona aktoro Ha Jung-woo nomiga
la plej bona figuranto Oh Dal-su nomiga
la plej bona figurantino Bae Doona nomiga
la premio de la populareco Bae Doona venkanto
la plej bona scenaro Kim Seong-hoon nomiga
la plej bona munto Kim Chang-joo nomiga
la premio de la teĥniko Kim Nam-sik (optikaj efektoj) nomiga

Ricevo redakti

Ĉe la kinematografa servo Rotten Tomatoes la filmo akiris la noton 100% (2016).[6]

Ĉe la kinematografa servo Internet Movie DataBase ĉi tiu filmo akiris la noton 6.9 (2016).[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Informacio de Teo-neol ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt5910280/releaseinfo?ref_=tt_dt_dt#akas
  2. 2,0 2,1 Tunnel ĉe RottenTomatoes.com https://www.rottentomatoes.com/m/the_tunnel_2016/
  3. Teo-neol. reĝ. Kim Seong-hun. Showbox
  4. Aktoraro de Teo-neol ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt5910280/fullcredits?ref_=tt_cl_sm#cast
  5. Hollywood Local Productions Dominate Nominations for South Korea's Blue Dragon Awards ĉe "The Hollywood Reporter" angle http://www.hollywoodreporter.com/news/hollywood-local-productions-dominate-nominations-south-koreas-blue-dragon-awards-944649
  6. Teo-neol (2016) ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt5910280/?ref_=ttrel_rel_tt