Tunguz-manĉura lingvaro

Al tunguz-manĉura lingvaro apartenas kelkaj lingvoj de Okcidenta Siberio, Mongolio kaj Manĉurio. Multaj lingvistoj kredas, ke la lingvaro apartenas al Altaja superlingvaro kune kun Tjurkaj kaj Mongolaj lingvoj. La Altaja superlingvaro mem, tamen, estas ege disputinda afero. Ĉar nun plimulto de tunguz-manĉuraj lingvoj estas en granda danĝero de formorto, la estonto de la lingvaro estas malklara.

Gramatike ĉiuj tunguz-manĉuraj lingvoj estas aglutinaj kun komplika sistemo de sufiksoj. Ili ankaŭ havas ege disvolvitan sistemon de kazoj, verbaj specoj kaj tempoj. Plimulto de tunguz-manĉuraj lingvoj havas specialan sistemon de vokala harmonio, nomitan ŝtupa sistemo. Ĝi estas bazita je vokala labialeco kaj tensieco.

Lingvoklasado redakti

Laŭ lingvisto Valentin Avrorin, tunguz-manĉuraj lingvoj estu disdividitaj je tri grupoj: nord-tunguza, sud-tunguza kaj manĉura. Aliaj sciencistoj opinias, ke sud-tunguza grupo estas pli parenca al la manĉura ol al la nord-tunguza. Jen pli-malpli universale akceptata klasado por nun:

Etimologia tabelo redakti

(proksimumaj latinaj transskriboj)

Signifo Hipotetika
Pratunguza
Evneka Evena Negidala Manĉura Gjurĉena Ulĉa Oroka Nanaja Oroĉa Udega Korea
Patrino; virino *eni enin enin enin enen enin en- enin enin eni enin anae(edzino)
ômôni(patrino)
ajumôni(onklino)
ezi > ôi (patrino)
Fratino (pli olda) *eke(n) ekin ekin exe xexe (virino) xexe eqte ekte ekte eki exi ônni (samseksa pli olda frato)
Frato (pli olda) *aka aka aqa aga xaxa (viro) xaxa aGa aka . aka aga' orabi (pli olda frato de ino)
Bofilino *bener bener benir bene . . bener . bener bene bene myônûri
Brusto; koro *(k)ukun ukun ökin öxön oxo . kukun qun kun okon . kogaeŋi(kerno)
Nazo *xoŋa oŋokto oŋıt oŋokto xoŋqo . xoŋqo . qoŋkto- xoŋko . k'o
Kordo *sire(kte) sirekte siren sijen sirge . sirekte sirekte sirikte sijekte siekte sil (ŝnuro, fadeno)
Okulo *(n)iasa esa äsil esa jasa ?iaci isal isal nisal isa jehä (?) nun
Mano *mana mana mana mana . . mana . maja manaka mane man-jida (preni)
Akvo *mu(ke) mu mo mu muke mo mu mu muke mu mu mul
Ŝtono *kada(r) kadar qadar kada xada (roko)
wexe (ŝtono)
. qadali qada qadar kada kada dol (ŝtono)
pahoy > pawi (roko)
Glacio *djuke djuke djök djuxe djuxe djuxe djue duke djuke djuke judge ch'aga-p-da(malvarma)
jyohŏy > jongi (papero)
3 *ilan ilan ilin ilan ilan jilan ilan ilan ila? ilan ilan se
4 *dügin di?i di?i di?i duju dujin duin djin duin di di ne
5 *tu?a tu?a tun?in tu?na sunja cunja tunja tunda toj?a tu?a tu?a ta-sut
7 *nadan nadan nadin nadan nadan nadan nadan nadan nada? nadan nadan (n)irgup

[1]

Aliaj projektoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Ligoj redakti

Vidu ankaŭ redakti