Tuno da ekvivalento de nafto

La tuno da ekvivalento de nafto ("ten", en angla lingvo tonne of oil equivalent, toe) estas mezurunuo da energio, ofte uzita en ekonomia kaj industria fakoj. Ĝi ne estas SI-unuo.

Laŭ sia difino,

1 ten = 41,868 GJ = 10 Gcal (=1010cal),

kiu korespondas al la varmo-kvanto liverita de unu tuno da brulita nafto. Ĝi utilas al ekonomiistoj por kompari inter ili iajn malsamojn formojn de energio. La ekvivalentoj estas kalkulataj laŭ la komponaĵoj; ĝi estas averaĝaj valoroj elektitaj per konvencio.

Internacie estas uzita la Mten (miliono da ten), regione estas la kten (milo da ten), kaj al loka nivelo estas nur la ten. La ekvivalentoj de malsamaj energifontoj (petrolo, karbo, gaso, ligno, ktp) estas indikitaj sube. Pri elektro la kalkulomaniero integras la rendimenton de centraloj. Pri nukleaj centraloj, la estimata rendimento estas 33%. La projekto de la eŭropa premata reaktoro (EPR) permesus rendimenton de 35%.

Difinoj redakti

La Internacia Agentejo de Energio (IAE/OEKE) difinas la ten tiel:

Aliaj organizaĵoj uzas aliajn difinojn, ekzemple:

  • 1 ten = 42 GJ;
  • 1 ten = 41.85 GJ[3];
  • 1 ten = 7.11 aŭ 7.33 aŭ 7.4 bareloj da ekvivalento de nafto .

Konvertaj faktoroj redakti

Notu ankaŭ ke unu ten korespondas proksimume al 1,5 tuno da altkvalita karbo, al 1 m3 da natura gaso, aŭ ankoraŭ 2,2 tunoj de seka ligno.

Referencoj redakti