Tupolev (cirile Туполев, prononco laŭ sistemo IFA tupəlʲɪf) estas rusia aeronaŭtika kaj kosmonaŭtika entrepreno, kun ĉefsidejo en la urbodistrikto Basmannij de la Centra administra arondismento de Moskvo. [1] La entrepreno estas la posteulo de la "Опытное конструкторское бюроТуполев", Opitnoje Konstruktorskoje Buro Tupolev (OKB-156), "eksperimenta konstrua buroo Tupolev", kiu gvide de la inĝeniero Andrej Tupolev en Sovetunio konceptigis kaj konstruigis aviadilojn kaj por armea kaj por civila uzoj. La firmao festis ĝian 90-an datrevenon la 22-an de oktobro 2012. La registaro de Rusio en 2006 kunfandis Tupolev kun la samtemaj entreprenoj Mikojan, Iljuŝin, Irkut, Suĥoj kaj Jakovlev kiel nova entrepreno nomata Объединённая Авиастроительная Корпорация, Objedinjonaja Aviastroitelnaja Korporacija, mallonge OAK, "Unuiĝinta Aviada Korporacio".

Tupolev
aerospace manufacturer vd
Dum 1922 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Andrej Tupulev vd
Sidejo Moskvo
Lando Rusio
Dungitoj 4 049 (stato: 2013)
Agokampo aviadilo
TTT Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti