La Tupolev I-14 (ankaŭ: ANT-31) estis soveta ĉasaviadilo. Ĝin planis Pavel Suĥoj, kiu laboris tiutempe en konstrukta teamo de Andrej Tupolev.

Tupolev I-14

La unuaj planoj estiĝis en 1932, la aviadilo devus esti kun subaj flugiloj, el tuta metalo kaj kun entireblaj radoj.

La unua prototipo ekflugis en 1933, kiam ĝi estis ekipita per rigida ski-rulaĵo kaj per motoro de Bristol Mercury. La unua seria ekzemplero flugis unu jaron poste kaj havis la sovetan motoron de M-22, kiun oni pli poste anstatxuigis per la pli forta M-25. La I-14 havis elstarajn flugkapablojn, oni ordonis produkti el ĝi 55 ekzemperojn.

Pli poste aperis ankoraŭ la versio I-14bis kun motoro de Wright R-1820 F-3. Fine oni produktis el tiu du versioj nur 18 aviadilojn entute, ĉar la modelo havis pli komplikan konstruon kompare al Polikarpov I-16, kiu estis malavantaĝo en la porduktada tiel atenda tempo.

Kvankam oni almuntis maŝinkanonojn, la paftestoj ne estis tre sukcesaj. Pro tio Tupolev pluevoluigis pli fruajn tipojn Tupolev I-12 kaj Tupolev DIP.

Specifaĵoj redakti

  • Enverguro: 11,20 m
  • Longo: 6,10 m
  • Flugila surfaco: 16,8 m²
  • Starta maso: 1.455 kg
  • Motoro: aer-malvarmumigita 9-cilindra stelmotoro M-22 (starta povumo: 426 kW)
  • Maksimuma rapido: 384 km/h en alto de 5.000 m
  • Altiĝa tempo ĝis 5.000 m Höhe: 8,2 min
  • Flugpinto: 9.400 m
  • Armiloj:
    • unu 7,62-mm-MG PW-1
    • du unupafaj 37-mm-kanonoj Kurŝevski APK

Vidu ankaŭ redakti