Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun turto.

La veraj turdoj estas mezgrandaj ĉefe insektivoraj aŭ ĉiomanĝantaj birdoj de la genro Turdus de la familio Turdedoj. Reprezentantaj tipaj estas la Kantoturdo (Turdus philomelos), la Merlo (Turdus merula), la Griza turdo (Turdus pilaris), la Rubandoturdo (Turdus torquatus) kaj la Argilkolora turdo (Turdus grayi).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turdoj
Masklo de Merlo
Masklo de Merlo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉar tiu genro estas la tipa genro ene de la familio, la vorto “turdo” uzeblas ankaŭ por aludi la membrojn de tiu familio. En mala direkto, ĉar la specio de la Kantoturdo (Turdus philomelos) estas unu el la plej konataj kaj disvastigataj, foje oni uzas la terminon por aludi tiun precizan specion.

Tiu genro havas tutmondan distribuadon, kun specioj en Ameriko, Eŭropo, Azio, Afriko kaj Aŭstralio. Kelkaj specioj koloniigis kelkajn oceaniajn insulojn, kaj du specioj estis enmetitaj en Novzelando. Kelkaj specioj estas migrantaj.

Dum kelkaj specioj estis forigitaj el la genro Turdus, la du malgrandaj turdoj, iam separataj en la genro Platycichla de multaj fakuloj, estas kutime lokataj nuntempe en tiu ĉi genro denove.

Listo de specioj en taksonomia ordo redakti

 
Stepturdo
 
Nigragorĝa turdo
 
Ido de Griza turdo
 
Ruĝaksela turdo
 
Kantoturdo
 
Japana turdo
 
Blankazona turdo

Aspekto redakti

La turdoj (Turdus spp.) estas arbarbirdoj nigraj aŭ brunaj ruĝecaj, flavecaj aŭ verdecaj, pli helaj ĉe ventre, kun makuloj aŭ punktoj malhelaj en brusto kaj flankoj. Ties muzika kanto fluteca, ripeteca kaj trileca estas karaktera. Ĉe kelkaj specioj kiel Turdus merula ĉiu individuo havas distingajn kantojn laŭ tio esprimebla. Ili lernas diferencajn kantojn, imitante bruojn aŭ trilojn de aliaj hejmaj aŭ sovaĝaj specioj (kardeloj, kanabak kardeloj, kokoj, aŭstraliaj psitakedoj...) kaj ŝajne tion faras nur pro la propra plezuro kanti.

Eksteraj ligiloj redakti