Herboturfo aŭ simple turfo [1] estas la plej supra tavolo de malseka grundo kaj marĉoj, kuntenema pro radikoj de herbo, antaŭe uzata en formo de longaj strioj kaj dikaj blokoj por konstrui kamparajn domojn.

rulturfrazeno

Turfo estas grava konstrumaterialo de la historiaj kamparaj domoj turfodomoj en Islando. En Anglujo turfoj estis uzataj ekde la 17-a jarcento por konstrui razenajn sportarealojn. Ankaŭ presemita razeno, rulrazeno razenrulitaĵoj estas pecoj de herboturfo. Tiuj turfpecoj estas multe pli longaj ol larĝaj, tiel ke la longaj turfstrioj estas enruligeblaj. Rulrazeno estas uzata por rapide verdigi piedpilka ludejoj aŭ por rapide kreskigi herbotapiŝojn en ĝardenoj. La longaj turfstriiojn estas enruligitaj por la transporto. la produktado de presemita razeno. Ekzista specialaj entreprenoj, kiuj produktas tiajn turfojn.

Produktado redakti

 
metado de rulrazeno per mano sur malgranda areo.

La tranĉado de la turfo okazu post minimume 12 monatoj ekde la semado, aliokaze la tavolo ne estas bone traradikiĝinta..

Rulrazeno en sporto redakti

 
permaŝina metado de rulrazeno.

Por verdigi sportejon per herbotapiŝo ekzistas du metodoj, la semado kaj la uzo de rulrazeno. Hodiaŭ la plej multaj piedpilkaj stadionoj uzas rulrazenon, ĉar tempodaŭro inter la forigo de la malnova razeno kaj la nove uzebla razeno estas multe pli mallonga ol se la herbo estas semita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Baldur Ragnarrsson (tradukinto) en Halldór Laxness: Sendependaj homoj. eldonejo Mondial, Novjorko 2007, p. 473 (klarigoj)