Turingia Landa Parlamento

La Thüringer Landtag estas la landa parlamento de la Liberŝtato Turingio kun sidejo en la ĉefurbo Erfurto (Arnstädter Straße).

Teraso inter frakciejo kaj ĉefa konstruaĵo.

Taskoj redakti

Ĝi estas leĝdona povo sur nivelo de federacia lando, kiel skribite kaj garantiite en la artikoloj 48-69 de la konstitucio turingia. Ĝi akceptas leĝojn, elektas la ministroprezidenton kaj kontrolas la laboron de la registaro.

Dispartigo redakti

La 5-a parlamento, elektita en la 30-a de aŭgusto 2005, konsistas el 5 partioj. La CDU okupas 30 seĝojn, la Maldekstruloj 26, la SPD 19, la Liberaluloj 7 kaj la Verduloj 6.

Prezidantino de la nuna landa parlamento estas la kristandemokratino kaj antaŭa vicĉefministrino Birgit Diezel. La asembleo estas elektita ĉiun kvinan jaron fare de ĉiuj homoj de germana ŝtataneco, kiuj estas minimume 18 jaraĝaj kaj loĝas en Turingio minimume ek de 3 monatoj (respektive ĉefe loĝas tie.)

Rezultoj ekde 1990 redakti

Ĉiam estis la plej forta partio la kristandemokratoj. Post CDU/FDP-koalicio de 1990 ĝis 1994 kaj CDU/SPD-koalicio de 1994-99 la kristandemokratoj sukcesis, pro absoluta plejmulto de voĉdonoj, regi de 1999-2009 senpartnere. De post la elekto de la 30-a de aŭgusto 2009 ekzistas denove koalicio kun la socialdemokratoj.

Prezidantoj de la parlamento redakti

Prezidantoj laŭ aĝo redakti

Estante la plej oldaj, la sekvontaj deputitoj rajtis malfermi la konstituiĝintajn kunsidojn:

Konstruaĵoj kaj memorigtabulo redakti

La Turingia Landa Parlamento konsistas el tri konstruaĵoj:

En aŭgusto 2009 senvualigitis en la vestiblo de la tria kaj plej nova konstruaĵo memorigtabulo por persekutitaj politikistoj dum la GDR-tempo, nome por: Hermann Becker (LDP), Hermann Brill (SPD) kaj Hugo Dornhofer (CDU).

Literaturo redakti

Literaturo pri la Landa parlamento redakti

  • Peter M. Huber: Entwicklung des Landesverfassungsrechts in Thüringen. En: Jahrbuch des öffentlichen Rechts der Gegenwart. Nova serio / vol. 52, 2004, p. 323–345.
  • Karl Schmitt (eld.): Die Verfassung des Freistaats Thüringen. Böhlau Verlag, Weimar, Köln, Wien 1995.
  • Holger Zürch: Mit freiem Volk auf freiem Grunde. 15 Jahre Thüringer Landtag im Rückblick einstiger Abgeordneter aus den Gründerjahren im Freistaat Thüringen (Leipzig 2006
  • Holger Zürch: Thüringens Gründerjahre. Gespräche mit Thüringer Abgeordneten über ihre Zeit im Landtag zwischen 1990 und 1999. Erfurt 2004.
  • Holger Zürch: Florettstich, Bumerang, Rohrkrepierer. Zwischenrufe im Thüringer Landtag 1991–1993. Osnabrück 2001.

Publikaĵoj de la Landa parlamento redakti

  • Publikationsreihe Schriften zur Geschichte des Parlamentarismus in Thüringenekde 1992, ĝis nun 30 broŝuroj[1]
  • Klaus-Jürgen Winkler: Die Tagungsstätten der Landtage in Thüringen - ein Beitrag zu ihrer Bau- und Nutzungsgeschichte. Heft 4 der Schriften zur Geschichte des Parlamentarismus in Thüringen, Jena 1994, 144 S., ISBN 3-86160-504-X
  • Alfred Ahner - Landtagszeichnungen 1924-1933. Begleit-Broschüre zur gleichnamigen Ausstellung im Thüringer Landtag. Erfurt 2002, 68 Seiten, ohne ISBN.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti