Turismo en Francio

Turismo en Francio estas grava parto de ekonomio de Francio: ĝi ricevis 83 milionojn da eksterlandaj turistoj en 2012, kaj pro tio ĝi estas la plej vizitata lando en la mondo. Tiun jaron, turismo konsistigis 7,33 % el la tuta malneta enlanda produkto de Francio[1].

La Eiffel-Turo estas unu el la plej vizitataj lokoj en Francio.

Ĉefaj turismaj allogaĵoj redakti

Kultura turismo redakti

 
La kastelo Chenonceau, en la valo de Luaro.

Kulturaj lokoj estas multaj en Francio: en tiu lando estas 38 objektoj de la Monda heredaĵo de Unesko, el kiuj 34 estas kulturaj[2].

Francio estas interalie konata pro siaj kasteloj, ekzemple tiuj de la valo de Luaro.

Malgrandajn, pentrindajn vilaĝojn promocias la asocio “La plej belaj vilaĝoj de Francio

Ripozo kaj amuzturismo redakti

 
Saint-Tropez, fama banurbo ĉe la Bordo Lazura.

Francio havas multajn banurbojn laŭ la manika, atlantika kaj mediteranea marbordoj.

Ĝi havas ankaŭ amuzparkojn, inter kiuj la plej famaj estas Disneyland Paris, Futuroscope kaj Parc Astérix.

Popularaj turismaj lokoj redakti

 
La Monto Sankta Mikaelo estas populara turisma loko.

Jen listo de la 20 plej vizitataj lokoj en 2012[1].

Rango Loko Urbo Vizitantoj en 2012
1 Disneyland Paris Chessy 16 000 000
2 Luvro Parizo 9 437 743
3 Kastelo de Versailles Versailles 7 278 745
4 Eiffel-Turo Parizo 6 270 000
5 Centro Georges Pompidou Parizo 3 791 585
6 Musée d'Orsay Parizo 3 579 130
7 Cité des Sciences et de l'Industrie Parizo 2 641 356
8 Nacia Muzeo de Natura Historio Parizo 2 040 313
9 Triumfa Arko Parizo 1 732 280
10 Futuroscope Chasseneuil-du-Poitou, Jaunay-Clan 1 730 000
11 Parc Astérix Plailly 1 722 000
12 Puy du Fou Les Épesses 1 600 000
13 Galeries nationales du Grand Palais Parizo 1 518 927
14 Usona tombejo de Colleville-sur-Mer Colleville-sur-Mer 1 413 516
15 Muzeo de armeo Parizo 1 404 739
16 Muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac Parizo 1 280 622
17 Kastelo de la dukoj de Bretonio Nanto (Francio) 1 276 675
18 Monto Sankta Mikaelo Le Mont-Saint-Michel 1 246 983
19 Turo Montparnasse Parizo 1 150 085
20 Viadukto de Millau Millau 1 135 000

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mémento du tourisme 2013 (france), p. 158. Ministrejo de metio, komerco kaj industrio (novembro 2013). Arkivita el la originalo je 2014-01-08. Alirita 2014-02-19.
  2. Francio (france). Unesko. Alirita 21-an de februaro 2014.