La turkaj kipranoj - turke Türkler, Kıbrıs Türkleri – estas la turklingvaj loĝantoj de la insulo Kipro en la Mediteranea Maro. Li reprezentas sume 23 procentaĵojn de la insulanoj, do estas malplimulto. Ekde 1974 ili vivas plejparte en la nordo de la insulo, kadre de la (internacie nur de la turka registaro agnoskita Turka Respubliko Norda Kipro, kie ili reprezentas 99 procentaĵojn de la loĝantoj. Plue ekzistas pli grandaj komunumoj da turkaj kipranoj en Londono, Ateno, en Usono kaj Aŭstralio.

la historia vivoteritorio de la turkaj kipranoj ĝis la jaro 1974 (violkolore)

Nuntempe oni taksas la nombron de turkaj kipranoj je proksimume 447.000: 200.000 en Britio, pli-malpli 150.000 en la nordo de Kipro, 50.000 en Aŭstralio, 10.000 en Nordameriko, 2.000 en suda Kipro kaj pliaj 8.000 en aliaj landoj.

Eksteraj ligiloj redakti