Turklingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la turka lingvo

La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 20-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 605 691 artikolojn.

Turklingva Vikipedio
Retadreso tr.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo turka
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 20-a de aprilo 2024
Artikolnombro 605 691
Profundeco 165.8
Paĝoj 2 960 559
Redaktoj 32 468 343
Uzantoj 1 579 613
Aktivaj uzantoj 3 121
Administrantoj 20
Dosieroj 40 446
vdr

Forbaro redakti

 
Emblemo de la turka Vikipedio kun rubando kampanjanta por fino de forbaro de Vikipedio en Turkio
 
Tuj post forbaro de ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio en Turkio falis legado de turklingva Vikipedio je ĉ. 80%

Ekde la 29a de Aprilo 2017 ĝis la 15a de Januaro 2020 la registaro de Turkio forbaris aliron de Turkio al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio.[1]

Referencoj redakti

  1. "Wikipedia ban to be lifted after top court ruling issued", Daily News, 2020-01-15. Kontrolita 2020-01-17. (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti