Turnita triangula prisma kahelaro

En geometrio, la turnita triangula prisma kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco farita el triangulaj prismoj. Ĝi estas vertico-transitiva kun 12 triangulaj prismoj ĉirkaŭ ĉiu vertico.

Turnita triangula prisma kahelaro
Bildo
Bildo
Speco Konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Vertica figuro
Simbolo de Schläfli {3,6}:g x {∞}
Edroj Trianguloj {3}, kvadratoj {4}
Ĉeloj Triangulaj prismoj (3.4.4)
Ĉeloj ĉirkaŭ latero E1:(3.4.4)5
E2: (3.4.4)4
Edroj ĉirkaŭ latero E1: 3.4.4.4.4
E2: 3.4.3.4
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico (3.4.4)12
Edroj ĉirkaŭ vertico {3}3.{4}8
Lateroj ĉirkaŭ vertico 8
Geometria simetria grupo [6,3]g x []
Propraĵoj Vertico-transitiva
vdr

Ĝi estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.

Ĝi povas esti konstruita surbaze de la triangula prisma kahelaro. La triangula prisma kahelaro havas tri familiojn de paralelaj ebenoj, ĉiu familio disdividas la kahelaron je tavoloj je unu ĉelo dikaj, kaj la edroj en la ebenoj apartigantaj ĉi tiuj tavoloj formas regulajn kvadratajn kahelarojn (ekzistas ankaŭ la kvara familio, sed tie edroj formas triangulajn kahelarojn). La turnita triangula prisma kahelaro povas esti konstruita per turno de la alternaj tavoloj je 90 gradoj.

Vidu ankaŭ redakti