Turnpureiloturnkaĉigilo estas kuirilo por pureigi ne tro malmolan nutraĵon, inventita de la belgo Victor Simon.

Turnpureigilo

Turnpureilo konsistas el pelvoforma rando, en kiu, je la suba flanko, kribrilo estas fiksita. Je la ekstera flanko estas kranko kun tenilo kaj en la pelvo estas turnebla mekanismo, per kiu la enhavo de la pelvo estas puŝata tra la kribrilo. Per turnado de la kranko, oni daŭre presas parton de la enhavo tra la kribrilo. Ofte oni povas elekti el diversaj kribriloj kiuj varias en fajneco. Per turnpureilo oni povas fari pureon, kompoton kaj tiel plu.