Tut-Atena Stadiono

stadiono ĉe Ateno, Grekio

La Pan-AtenaTut-Atena Stadiono, ankaŭ nomata stadiono Panatinajko (greke : Παναθηναϊκό στάδιο) kaj Kalimarmaron ( greke : Καλλιμάρμαρο, "Bela Marmoro") en Ateno, Grekio, estas la ununura centra stadiono en la mondo konstruita tute el blanka marmoro. La marmoro estis alportita al la monto Penteliko.

la plene marmora Tut-Atena Stadiono panorame
la plene marmora Tut-Atena Stadiono panorame
Tut-Atena Stadiono
Ancient Greek stadium • plurcela stadiono • monumento • Olimpika stadiono • ludkampo • all-seater stadium • vidindaĵo
Situo
Loko Ateno
Geografia situo 37° 58′ 6″ N, 23° 44′ 28″ O (mapo)37.96833333333323.741111111111Koordinatoj: 37° 58′ 6″ N, 23° 44′ 28″ O (mapo)
Tut-Atena Stadiono (Grekio)
Tut-Atena Stadiono (Grekio)
DEC
Tut-Atena Stadiono
Tut-Atena Stadiono
Tut-Atena Stadiono
Map
Tut-Atena Stadiono
Datumoj
Kapacito 45000
Retejo Oficiala retejo
vdr
la fina 100-metra kuro kun 15-jara greka knabo (jen dekstre) de la Olimpiko 1896 en la Tut-Atena Stadiono

Historio redakti

La stadiono estis uzata en antikva Grekio kiel la loko de la Panateneaj Ludoj, okazigitaj honore al la diino Ateno. En la klasika periodo de Grekio la stadiono estis konstruita el ligno. En 329 antaŭ nia erao Likurgo el Ateno konstruigis la marmoran stadionon, kaj ĝi estis vastigita de Herodes Atticus en 140 de nia erao, tiel ke ĝi povis gastigi 50 000 spektantojn.

La restaĵoj de la praa stadiono estis malkovritaj en 1870 kaj la stadiono estis rekonstruita en 1895 por funkcii kiel olimpika stadiono en la Somera Olimpiko 1896, la unua olimpiko en modernaj tempoj. La restarigo de la stadiono estis financita de George Abroff (kaj tial situas skulpto de li ĉe la enirejo de la stadiono), laŭ planoj de arkitektoj Anastasios Metaksas (Αναστάσιος Μεταξάς) kaj Ernst Ziller, kaj havis lokojn por 80 000 spektantoj. La stadiono estis konstruita laŭ siaj antikvaj dimensioj, kaj ne laŭ modernaj normoj, kiuj ankoraŭ ne estis formulitaj dum ĝia restarigo.

La stadiono situas inter la montetoj de Ardatos kaj Agra.

 
Arkpafada konkurso dum la Atena Olimpiko de 2004 en la stadiono

Hodiaŭ la stadiono estas uzata por oficialaj ceremonioj kaj festoj okazintaj post venkoj de grekaj teamoj. En 1997 la stadiono estis uzata por la malferma ceremonio de la Monda Atletika Ĉampionado.

Dum la Somera Olimpiko 2004 la pafaj konkursoj en arkpafado okazis en la historia stadiono, kaj ĝi servis kiel la finpunkto de la maratono por viroj kaj virinoj.

En 2011, la stadiono aranĝis la malferman feston de la "Specialaj Olimpikoj", la olimpika turniro por homoj kun lernmalfacilaĵoj okazinta en Ateno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti