UŝabtoUŝebto estas egipta termino kiu signifas «kiuj respondas» kaj estas etaj statuoj kiuj, en la Antikva Egiptio, estis metitaj en la tombo de la mortinto. La plejmulto ili estis faritaj el fajenco, ligno aŭ ŝtono kvankam la plej valoraj estis faritaj el lazurito. Ĝia celo en la religio kaj egipta mitologio estis ilia utilo por la mortinto en la Aaru (la paradizo egipta), ĉar la egiptoj pensis ke la spiritoj de ĉi tiuj statuetoj labous por ili en la postmorto.

Uŝabto de Ramseso la 4-a. Muzeo Luvro.

Ĝenerale estis mumiformaj statuetoj, laŭ bildo de la mortinto, portante ŝpaton kaj kelkfoje sakon ĉe la dorso. En la Meza Egipta Imperio ili portis la sorĉkanto 472 de la Tekstoj de la sarkofagoj; dum la Nova Egipta Imperio, en la antaŭa parto ĝi portis la 6a ĉapitron de la Libro de mortintoj kiu, per recitado, donis vivon al la statueto kaj tiel ili povis labori por la mortintoj.

La kvanto de uŝabtoj metitaj en la tombo variis laŭ la epoko kaj graveco de la mortinto. Kelkaj tomboj de la Nova Iperio posedis 365 uŝabtojn aŭ pli. Pli ol 400 estis eltrovitaj en la tombo de la faraono Tutanĥamono, en tiu de Setio la 1-a pli ol 700, kaj en tiu de Taharko pli ol mil.