UK 1908

4-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 4-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 15-a ĝis la 22-a de aŭgusto 1908 en la germana urbo Dresdeno. Inter la 1500 partoprenantoj estis Zamenhof kaj lia edzino.

UK 1908
Loko Dresdeno,  Germana Regno
Ekde 16-a de aŭgusto 1908
Ĝis 22-a de aŭgusto 1908
← Antaŭa Sekva →
vdr
Kongresejo de UK 1908

Organiza komitato redakti

La organiza komitato, kiu ricevis la neformalan honorigan kromnomon "la Kvaro por la Kvara", konsistis el d-ro Eduard Mybs (prezidanto de la kongreso kaj tiutempe ankaŭ prezidanto de Germana Esperanto-Asocio), d-ro Albert Schramm (vicprezidanto de la kongreso), Marie Hankel kaj Heinrich Arnhold.

Alta Protektanto redakti

La ofico de Alta Protektanto estis novaĵo en tiu ĉi kongreso. Gazetara artikolo la 17-an de aŭgusto informis, ke la Alta Protektanto de la UK estas la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto la 3-a, kiu "dankis pro la honoro kaj bonvenigis la partoprenantojn".

Honora prezidantaro redakti

  • Gustav Otto Beutler, ĉefurbestro de Dresdeno
  • Wilhelm grafo von Hohenthal und Bergen, ministro de eksteraj aferoj
  • Georg von Metsch-Reichenbach, ministro de la reĝa domo
  • s-ro von Eriegern, ĉambelano
  • generalo Max Clemens Lothar von Hausen, eksa milita ministro kaj posta ĉefministro de Saksio
  • multaj profesoroj, parlamentanoj kaj urbaj delegitoj

Oficialaj reprezentantoj redakti

Sinjoroj ŜIMURA (志村, oficiala delegito de la ministro de instruado de Japanio), STRAUB (oficiala delegito de la registaro de Usono), YEMANS (oficiala reprezentanto de la filipina registaro), PUJULA (oficiala reprezentanto de la provinca deputitaro de Barcelona), Adolphe Moynier (oficiala delegito de la internacia komitato de la Ruĝa Kruco, Gaston Moch (oficiala delegito de la Internacia Oficejo de la Paco).

La Universala Kongreso de 1908 estis la unua kiun partoprenis registaraj reprezentantoj. La reĝisoro Emanuel Reicher ricevis leteron de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiu antaŭe opiniis, ke Esperanto uzeblas nur por anoj de romanaj lingvoj sed ne por germanoj, sed intertempe venis al la konvinko, ke Esperanto estas efektivigebla ĉie.

Akcepto en la gastiganta urbo redakti

Kiel skribis Adam Zakrzewski en „Historio de Esperanto 1887-1912“[1], la urbo Dresdeno ofertis al la esperantistoj interalie siajn tramojn, vaporŝipojn, urbodomojn, preĝejojn, la reĝan teatron kaj altlernejon, la kunvenejon „Vereinshaus“ la ekzpozician parkon („Ausstellungspark“). kaj malavaran mondonacon por la organiza komitato. „La urbanoj de sia flanko faris ĉion por pruvo siajn simpatiojn: dumveturadoj sur Elbo la bordoj de la rivero, la urbaj kaj reĝaj palacoj, sennombraj privataj domoj laŭ kelkaj kilometroj estis ornamitaj de esperantaj standardoj kaj vespere lumigitaj; laboristoj salutis per krioj „Vivu Esperanto“, multaj policanoj parolis Esperanton kaj afable proponis siaj servojn ....“

Teatraĵoj prezentitaj redakti

La unua prezento de dramo en Esperanto fare de profesiaj aktoroj - elstara evento en la kultura historio de Esperanto - okazis la 19-an de aŭgusto 1908. Emanuel Reicher de Lessing-teatro en Berlino estis siatempe unu el la plej eminentaj aktoroj. Ankaŭ la aliaj rolantoj estis kapablaj profesiuloj. La dramon Zamenhof tradukis dum mallonga tempo antaŭ la kongreso.

  • Fraŭlino Julia kaj Pario de August Strindberg, reĝisoris Ivan Hedquist (1880–1935), prezentita de f-inoj Rydell, Herlin kaj s-ro Lauritz, profesiaj aktoroj de Sveda Esperanto-Teatro.
  • La malfeliĉuloj de August von Kotzebue, amatoroj inter ili Feliks Zamenhof.
  • Ĉi tie oni parolas Esperante de Thomas J. Williams, tradukita kaj aranĝita de Marie Hankel.

Ekskursoj redakti

En la programo de la kongreso estis du vaporŝipaj ekskursoj sur la rivero Elbo; unu al la urbo Meissen, la alia al Elba Grejsmontaro.

Post oficiala bonvenigo sur la foirplaco de Meissen kaj vizitoj al fama porcelanfarejo kaj al la burgo "Albrechtsburg" okazis orgenkoncerto en la katedralo de la urbo. Vespere sekvis kultura programo, interalie kun teatra prezento ("La malfeliĉuloj" de August von Kotzebue). Aktoris 11 rolantoj el 11 nacioj.

Por la dua ekskurso esti rezervita tuta tago, ĵaŭdo. La kvar plej grandaj disponeblaj vaporŝipoj estis plenaj de kongresanoj. En la urbeto Stadt Wehlen oni forlasis la ŝipojn kaj promenis de tie kun muzika akompano al la populara panorama roko Bastei. Post plua migrado tra rokaj valoj la ekskursantoj revenis al Wehlen, kie sur la foira placo okazis festo kun dancado.

Laboroj de la kongreso redakti

La Konstanta Kongresa Komitato iĝis reorganizita. Ekde tiam la KKK konsistis el du membroj de la Organiza Komitato de la antaŭa kongreso, du membroj de la aktuala, du anoj de la venonta, unu prezidanto kaj unu ĝenerala sekretario, ambaŭ elektitaj de la kongreso. La reorganizo celis faciligi la transdonon de organizaj spertoj de unu kongreso al la sekvonta. Oni ankaŭ aprobis la fondon de Kongresa Kaso, kies celo estis centrigi ĉiujn elspezojn rilate al la kongreso, enspezi la kotizojn, donacojn, subvenciojn kaj tiel plu. La Konstanta Kongresa Komitato povis doni al la Loka Kongresa Komitato la rajton mem fari difinitajn elspezojn. Per profitoj de antaŭaj kongresoj eblis, laŭ la decido de la LKK, pagi eventualajn deficitojn aŭ formi rezervon por venontaj kongresoj.

Postkongresaj aranĝaĵoj redakti

En Berlino la ministro de publika instruado akceptis kiel reprezentantojn de Esperanto d-ron Zamenhof, d-ron Mybs, generalon Sebert, prof-on Boirac, d-ron Kroita, d-ron Moscheles, kolonelo Pollen, van der Biest, Frenkel, Sabadell, d-ron Ostrovski, Sandström kaj priparolis kun ili la demandon pri Esperanto en lernejoj.[1]

Post la kongreso multaj esperantistoj (ekz. Théophile Cart[3]) laŭ invito de Bohema Esperantista Unio vizitis la belan oran Pragon, ĉefurbon de Bohemio, kie ili estis kore akceptitaj de bohemaj esperantistoj.[1] En Kopenhago aranĝis la dana esperantisto Marie Schröder kaj aliaj postkongreson kun vizito de d-ro Zamenhof, kio estis lia unua kaj lasta vizito en Danio.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Adam Zakrzewski: Historio de Esperanto 1887-1912 (Gebethner & Wolf, Varsovio, 1913).
  2. Esperanto Sprache und Kultur in Berlin : Jubiläumsbuch 1903-2003: Jubilea libro, Fritz Wollenberg, paĝoj 179 kaj 179 (pli detale esperante), paĝo 180 (resumo germane)
  3. Sommer Batěk, Alexandr. (1925) Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 192.

Eksteraj ligiloj redakti