UK 1912

8-a Universala Kongreso de Esperanto

8-a UK, la 8-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Krakovo, Pollando (tiama Aŭstrio-Hungario) en 1912. 1000 partoprenantoj ĉeestis.[1]

Universala Kongreso
Komuna foto de la partoprenantoj sur la krakova ĉefa placo
Komuna foto de la partoprenantoj sur la krakova ĉefa placo
Urbo (lando) Krakovo, ( Aŭstrio-Hungario)
Datoj 11-a ĝis 18-a de aŭgusto 1912
Prezidanto LKK Odo Bujwid
Alta protektanto
Aliĝintoj 1000
Menciinde 25-jariĝo de Esperanto
vdr
Grupo de partoprenantoj kun Antoni Grabowski, Ludoviko Zamenhof kaj aliaj

L. L. Zamenhof diris: „Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.“ Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido.

Laŭ aserto de lia nevo, Julius Glück renkontiĝis dum la kongreso kun Lenin.

Teatraĵoj prezentitaj redakti

Opero redakti

Dokumentado redakti

 
Poŝtmarko de la kongreso
  • Universala Kongreso de Esperanto. 8, 1912, Kraków, Esperantista Centra Oficejo, 190 p
  • Raporto pri la oka Kongreso de Esperantistoj (Krakovo 1912), Ned Katryn,Presa Esperantista Societo, 1912,99 p.
  • Kongresa libro, Universala Kongreso de Esperanto. 8, 1912, Kraków, Eld. la Organiza Komitato de la Oka, 88 p.
  • Ilustrita gvidlibro tra Kraków kaj cirkauajo. - Kraków : "Polonia", [ca. 1912]. - 38 p. : ill. ; 17 cm - Note: Eldono de Societo "Esperanto" en Kraków. – Kovra titolo: Kraków : urbo de jubilea kongreso 1912. (AB: 96 A 8 dl 14)
  • Ilustrita gvidlibro tra Zakopane, Tatroj kaj Pieniny / en pola lingvo verkis Jan Ruskin. - Kraków : Organiza Komitato de la Oka Kongreso en Kraków, 1912. - 48 p. : ill. ; 15 cm – Kovra titolo: Zakopane, Tatroj kaj Pieniny.
  • Behrendt, Arnold, Universala leterafranko : raporto al la IIIa Kongreso de Universala Esperanto-Asocio, Krakow (11-18 Augusto 1912) / verkis Arnold Behrendt. - Dijono (Francujo) : Laborista Kooperativa Presejo, [1912]. - 16 p. ; 16 cm (AB: 96 A 1 dl 19)
  • Julius Glück, red., LA JUBILEA KONGRESO DE ESPERANTO 1912 (La VIIIa Kongreso en Kraków): Rememoraĵoj kaj Oficialaj Dokumentoj
  • La arkivo "Hertfordshire Archives and Local Studies" posedas materialon de Sir Ebenezer Howard (1850–1928), iniciatinto de "Garden City movement". Ekzistas fotografaĵo de la britaj delegitoj al la kongreso. (laŭ EAB update : No. 41, April–June 2008 ★ N-ro 41, aprilo–junio 2008

Referencoj redakti

  1. Sikosek, Ziko Marcus, Sed homoj kun homoj : Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, Universala Esperanto-Asocio,‎ (ISBN 92-9017-087-5), p. 53

Eksteraj ligiloj redakti