UK 1914

10-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

UK 1914, la 10-a Universala Kongreso de Esperanto estis planita en Parizo en 1914. Enskribis 3700 Esperantistoj sin por la evento, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de Paul Painlevé estis preta. La organizo estis modele preparita.

UK 1914
Loko Parizo,  Francio
Ekde 2-a de aŭgusto 1914
Ĝis 9-a de aŭgusto 1914
← Antaŭa Sekva →
vdr
unu el la poŝtkartoj pri la kongreso, kun bildo de la afiŝo
Gaumont-Palace, la kongresejo ekstere
Gaumont-Palace, la kongresejo interne
Kongresa karto [1]

Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte al Parizo la 1-an de Aŭgusto, la fremdaj Esperantistoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi siavice al la batalkampoj.

Doktoro L. L. Zamenhof, haltigita en Kolonjo (Germanio), rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra Svedujo–Finnlando–Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio.

Fakaj kongresoj redakti

  • Abstinenculoj — S-ro Ch. Touzet, 65, rue du Moulin-Vert, Paris
  • Arhitekturistoj kaj Inĝenieroj —- S-ro Agache, 11, rue Eugene-Flachat, Paris
  • Blinduloj — S-ro Th. Cart, 12, rue Soufflot, Paris
  • Bontemplanoj — S-ro Touzet, adreso supre
  • Farmaciistoj — S-ro Rousseau, 4, place de la Republique, Levallois-Perret, Seine
  • Feministoj — F-ino Gerard, 9, rue d'Armailie, Paris
  • Fervojistoj — S-ro Tessez, 7, boui. Rochechouart, Paris
  • Framasonoj — S-ro Camescasse, 1 bis, rue Lallier, Paris'
  • Instruistoj — S-ro Aiziere, rue de Beriin, Alfortville, Seine
  • Juristoj — S-ro de Lajarte, 6, villa d'Or!eans, Fontenay-sous-Bois, Seine
  • Katolikoj — S-ro Colas, 7, rue des Marronniers, Montmagny, Seine-et-Oise.
  • Kuracistoj — S-ro Dro Arligues, 142, rue de Coureelles, Paris
  • Laboristoj, Socialistoj — S-ro Habert, 121, rue de la Convention, Paris
  • Liberpensuloj — S-ro Guilltmin, 53, rue Damesme, Paris
  • Poiicistoj — S-ro Tison, policinspektoro, Section A, Prefecture de Police, Paris
  • Poŝtistoj — S-ro Michelis di Rienzi, 20, avenue Reille, Paris
  • Psikistoj — S-ro Chaigneau, 6, rue de Douai, Paris
  • Publikoficistoj — S-ro Doue, 10, rue Char!es-Divry, Paris
  • Sciencistoj — S-ro Rollet de l'Isle, 35, rue du Sommerard, Paris
  • Stenografiistoj — S-ro Flageul, 9, boulevard Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine
  • Studentoj kaj Junuloj - S-ro Pichon, 28, rue Vauquelin, Paris
  • Teozofoj — S-ino Diou-Trouillon, 145, boulevard Malesherbes, Paris
  • Vegetaranoj — F-ino Beauvais, 10, rue Amyot, Paris
  • Verkistoj — (organizanto ne indikita)

Ĉiuj fakaj kongresoj okazos la saman tagon; eble tio kaŭzos iom da malagrablo al tiuj kongresanoj, kiuj interesiĝas pri kelkaj fakoj. Sed ne eble estas, alimaniere aranĝi la aferon, pro la granda nombro da manifestadoj okazontaj dum la ok tagoj de la kongreso, kaj aliparte ni klopodos, por ke ĉiuj kunsidoj de la fakaj kongresoj ne samhore okazu.

Teatraĵoj planitaj redakti

Referencoj redakti

  1. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-414

Bibliografio redakti