UK 1934

26-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 26-a Universala kongreso de Esperanto okazis en Stokholmo, Svedio, de la 4-a ĝis 11-a de aŭgusto 1934. Ĝi havis 2042 partoprenantojn. Dum la kongreso la Komitatanoj de UEA alelektis novajn kolegojn. Pro la neelektiĝo de Edmond Privat, Andreo Cseh kaj Johannes Karsch prezidanto Eduard Stettler proteste rezignis pri sia posteno. Elektiĝis nova Estraro sub gvido de Louis Bastien.

UK 1934
Loko Stokholmo,  Svedio
Ekde 4-a de aŭgusto 1934
Ĝis 11-a de aŭgusto 1934
← Antaŭa Sekva →
vdr
Komuna foto

Post la antaŭa 25-a UK 1933 en Kolonjo UEA kaj la landaj asocioj preparis sin por la estonta kunlaboro sub la tegmento de novigita UEA. Jam estis akceptita la nova Statuto de 1934 kaj nomumitaj la Komitatanoj senditaj de la landaj asocioj. Oni intencis daŭrigi sub la ĝistiama prezidanto Eduard Stettler. Lia eksiĝo en Stokholmo venis kiel granda ŝoko por la kongresanoj.

La Enciklopedio de Esperanto de 1934 notas pri la kongreso telegramstile "taŭga atmosfero, akraj debatoj, gravaj ŝanĝoj en UEA".

La esperantista reĝisoro Jean Forge sinkronigis la filmon Morgen beginnt das Leben de Werner Hochbaum en Esperanton kaj montris ĝin sub la titolo Morgaŭ komenciĝos la vivo dum la tiu ĉi UK.