UK 2019

104-a Universala Kongreso de Esperanto

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis en la jaro 2019 en Lahti, Finnlando.

UK 2019
Loko Lahti,  Finnlando
Ekde 20-a de julio 2019
Ĝis 27-a de julio 2019
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
Oficiala retejo www.esperanto.fi/uk2019/
← Antaŭa Sekva →
vdr
Landaj salutoj

En la sama jaro la 75-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Liptovský Hrádok, Slovakio, la 52-a ILEI-Kongreso en Ĉaĉak, Serbio, kaj la 92-a Kongreso de SAT en Barcelono.

Loka Kongresa Komitato redakti

La Loka Kongresa Komitato konsistas el:[1]

REZOLUCIO redakti

de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,

traktinte la kongresan temon ”Vivanta naturo – floranta kulturo”, en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;

notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;

substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;

deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;

avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco;

substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;

atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj

alvokas por interproksimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.

Referencoj redakti