Ubá

municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo

Ubá (oficiale portugale Município de Ubá) estas municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Zona da Mata (esperante Zono de la Ĝangalo) kaj estas la administra centro de samnoma mikroregiono Ubá. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 103 365 loĝantoj[1] sur areo de 407,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 254 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 71 070. La teritorio havas komunan limon kun Dores do Turvo, Rodeiro, Senador Firmino, Piraúba, Divinésia, Tocantins, Astolfo Dutra, Guidoval kaj Visconde do Rio Branco.

Ubá
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Zona da Mata (Zono de la Ĝangalo)
Mikroregiono Ubá
Fondita 3-a de julio 1857
Poŝtkodo 36500-000 - 36509-999
Telefonkodo 32
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103 365  (2022) [+]
Loĝdenso 254 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 7′ S, 42° 57′ U (mapo)-21.12-42.942777777778Koordinatoj: 21° 7′ S, 42° 57′ U (mapo) [+]
Alto 338 m
Areo 407,45 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Ubá (Brazilo)
Ubá (Brazilo)
DEC
Ubá
Ubá
Situo de Ubá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ubá [+]
vdr

Ubá estis fondita en 1815. Ĝi estas alinomata de siaj loĝantoj "Karesa Urbo".

Famuloj redakti

Esperanto en Ubá redakti

La pioniro pri disvastigo de Esperanto en Ubá estis João Ernesto da Silva. Naskiĝinta en Ubá la 12-an de aŭgusto 1873, librotenisto kaj komponisto, li fariĝis arda propagandisto de spiritismo kaj Esperanto. En 1905, li jam publikigadis en la ĵurnaletoO Cinzel” raportojn pri Esperanto. Estis ankaŭ memorindaj Ismael Gomes Braga, José Gomes Braga, Antero Barroso kaj João Andrade.

En 1940-aj jaroj Ismael Gomes Braga aperigas artikolojn en pluraj gazetoj de Ubá.

Esperanto-Klubo João Ernesto estis fondita la 31-an de majo 1959, kun ĉeesto, inter aliaj, de Ismael Gomes Braga, kiu estis aklamita honora prezidanto. La unua estraro estis: prezidanto José Gomes Braga, vicprezidanto Leocádia Godinho e Siqueira, 1-a sekretariino Edina de Barros Reis, 2-a sekretariino Irthes Terezinha Lisboa de Andrade, kasisto Elias Jacob kaj bibliotekistino Geralda Maria da Silva Guimarães. Konsilantaro: Francisco Ivo Mendes, Zeny Michelli, Antero Barroso, Antônio Ribeiro Guimarães kaj Hercilia Monken Gomes. Esperanto-Klubo João Ernesto, agnoskita de la urba registaro kiel organo de Publika Utileco, ekde 1959 neniam ĉesis aktivi.

Radio-Stacio “Sociedade Ubaense” entuziasme plene elsendadis la programon Esperanta Vespero, kiam estis prezentataj diversaj okazaĵoj en Brazilo kaj en la mondo, krome, belaj kanzonoj, esperante kaj nacilingve, de kantistoj kiel Judith Cioffi, José Pinto Barbosa, kaj aliaj. La programoj estis prezentataj de samideanoj João Andrade, Edina de Barros Reis kaj Mauricio Monken Gomes; speciala parto estis la programero nomata “Pro lia propra merito” pere de kiu oni omaĝis elstarajn personojn de la movado, de la lando kaj de la urbo; la kronikoj estis verkitaj de la poetino Irthes Terezinha Lisboa de Andrade; tio okazis en la jaroj 1953, 1954 kaj 1955.

Malba Tahan vizitis Ubáon en oktobro 1960; laŭ peto de la estraro de la klubo, belege prelegis ĉe “Colégio Sacré Coeur de Marie” pri Esperanto.

En 1988 estis festotagoj kun ekspozicio de esperantaj verkoj en la aristokrata klubo “Ubá Tênis Club” okaze de la vizito de Jorge Soares das Neves, ĉefdelegito de UEA.

Okaze de la centjariĝo de Ismael Gomes Braga en 1991, Ubá ricevis la ĉeeston de pluraj samideanoj el diversaj urboj de Brazilo, ĉar estis inaŭgurita monumento al ĉi tiu eminenta filo de Ubá, en la Placo “Independência”, neforgesebla okazaĵo por la Uba-esperantistoj.

Malgraŭ la disvastigo de Esperanto pere de TV Ubá kaj lokaj radiostacioj, fine de la 1990-aj jaroj iom malpligrandiĝas intereso de plenkreskuloj al Esperanto, tamen la flamo de la idealo, kiu jam fariĝas realo, daŭras forte en la koro de Uba-esperantistoj.

Grava aktivulo estis d-ro Waner Marliére Arruda, kompetenta instruisto de Esperanto, juna inĝeniero, kiu sin dediĉas ame al la afero Esperanto.

Ĉe la infanoj Esperanto estas pli vigla, en la sidejo de CAIC,[2] subtenata de la urbestrejo, dank’al bonvolema komprenemo de la direktorino Denise Michelli kaj sub la kunordigo de Maria da Conceição Aparecida da Rocha Ramos, Esperanto estas instruata ekde 1997. La instruistino estas Celi Maria Bianchi Pinheiro kaj vizitadas la lernejon infanoj ok ĝis dek-dujaraĝaj, de la 3-a ĝis la 7-a serio de la fundamenta instruo.

Esperanto instruota en la municipaj lernejoj de Ubá – Projekto de Miguel Poggiali Gasparoni, la Leĝo 2941, subskribita de la urbestro Narciso Paulo Michelli, publikigita en “Atos Oficiais”, de la 9-a de decembro 1999, enkondukas Esperanton, nedevige, en la municipaj lernejoj de Ubá.

Referencoj redakti

  1. takso pri la loĝantaro de julio 2020
  2. La mallongigo CAIC staras por Centro de Atenção Integral à Criança e ao Adolescente, Centro por Ampleksa Prizorgo por Infanoj kaj Adoleskantoj, do baze temas pri junula centro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti